dcsimg

Ruĝbeka malkohao ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝbeka malkohao (Phaenicophaeus javanicus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Ĝi estas loĝanta birdo en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Singapuro kaj Tajlando.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Tiu ĉi specio estas ĉefe griza, sed kun ĉefe du kontrastegaj partoj, nome ruĝega beko (tre akra kaj subenkurba ĉepinte), kio nomigas la specion, kaj ruĝecoranĝa supra brusto, kiel la Avelbrusta malkohao; sed tiu ĉi havas tian ankaŭ la suban bruston kaj eĉ ventron, do preskaŭ ĉiu suba parto ĉe tiu estas oranĝeca. Krome la Ruĝbeka malkohao havas rimarkindajn bluajn okulringojn, kio kontrastigas la nigrajn okulojn. La longa vosto montras blankajn plumopintojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO