La kameropso [1] (Chamaerops) estas genro de angiospermoj en la familio de la arekacoj, konsistante el ununura specio Chamaerops humilis, reprezentanto de la antaŭ-pliocenaj paleotropisaj praaj plantotaksonoj en la areo [2].
Ĝi estas arbed-simila kunpremata palmo, kun pluraj tigoj kreskantaj de ununura bazo. La tigoj kreskas malrapide kaj ofte preme kune, poste atingante alton de 2-5 m kaj trunkdiametron de 20-25 cm. Ĝi estas ventumilpalmo (aŭ palmo de la tribo Corypheae), kun la folioj kun longa petiolo finiĝanta en rondeta ventumilo de 10-20 folietoj; ĉiu folio estas ĝis 1-1,5 m longa, kun la folietoj 50-80 cm longaj. Ĝi ankaŭ havas multajn akrajn pinglo-similajn pikilojn produktitaj sur la foliotigoj; tiuj povas protekti la tigan kreskopunkton kontraŭ paŝtiĝantaj bestoj.
La floroj estas portataj en densaj, mallongaj infloreskoj ĉe la pinto de la tigoj; ĝi estas kutime (sed ne ĉiam) dioika kun virseksaj kaj inseksaj floroj sur apartaj plantoj. La brakteo kovras la florojn ĝis la seksa fazo (antezo) kaj tiam fendetiĝas apekse en du triangulajn lobojn. La nombro da floroj je infloresko estas tre varia kaj por virseksaj kaj por inaj plantoj, depende de la grandeco de la infloresko. La inaj floroj estas tri-ovolaj [3]. Nematuraj fruktoj estas klarverdaj, estiĝantaj obtuze flavaj al brunaj kiam mature dum la aŭtuno (septembro-novembro). La semo (kutime 0,6-0,8 gramoj) ampleksas cilindran embrion, kiu estas ĉirkaŭata de pluraj tavoloj, ekde la interno al la ekstero : (1) nutriga endospermo, (2) larĝe ligneca tavolo aŭ endokarpo, (3) karnoplena kaj fibreca mezokarpo (la pulpo), kaj (4) la maldika ekstera tavolo aŭ eksokarpo [4].
Ĝi havas subteran rizomon kiu produktas ŝosojn kun manformaj, sklerofilaj folioj.
La specio havas du agnoskitajn variojn [5] kaj unu kulturvarion [6] :
Ĝi estas proksime parenca al la genro Trachycarpus el Azio, malsamante per la buliĝema habito, la dornaj foliotigoj (sendornaj ĉe Trachycarpus) kaj malgrandaj diferencoj pri la floranatomio. Trachycarpus formas ankaŭ nur ununurajn tigojn sen bazaj ŝosoj.
Tiu palearktisa specio estas la nura palmo indiĝena en kontinenta Eŭropo. Ĝi estas plejparte trovata en sudokcidenta Eŭropo (Malto, marborda Hispanujo kaj Portugalujo, centra kaj suda Italujo, kelkaj partoj de la suda mediteranea marbordo de Francujo), same kiel nordokcidenta Afriko (Maroko, Alĝerio, Tunizio) [5][7]. Ĝi estas la plej norde nature vegetanta palmo en la mondo, kun la plej nordaj lokoj ĉe Hyères, je 43° 07' N [8], kaj sur la insulo de Capraia Isola apud la itala marbordo, je 43° 04' N.
Ĝi estas adaptata al mediteranea klimato kun malvarmetaj, humidaj vintroj kaj somersekeco, kaj povas kreski en malbonaj kaj ŝtonaj grundoj. Ĝi estas unu el la pli rezistemaj palmoj, tolerante vintrofrostojn malsupre al proksimume −12 °C [9]. Ĝi vegetas eĉ en klimatoj kie la somertemperaturo estas iomete malpli ol 20 °C.
Ĝi floras en aprilo-majo kaj estas polenata de specifa kurkuliedo, Derelomus chamaeropsis F. [10] kaj eble ankaŭ de la vento. La kameropso prezentas polenadmutualismo kun D. chamaeropsis. Ĉe antezo, kaj virseksaj kaj inaj plantoj altiras polenigistojn helpe de floro-similaj kemiaj kombinaĵoj kiuj mirige estas liberigitaj de folioj, kaj ne de floroj [11]. Post kiam polenantaj kurkuliedoj trovis planton (aŭ virseksan aŭ inseksan), ili tipe restas sur la sama planto ĝis la fino de ĝia antezo, trovante rifuĝon, ovmetado-ejojn kaj manĝaĵon ene de la infloreskoj. Kiam la gastigantplanto atingas la finon de la antezo, la kurkuliedoj forlasas la planton kaj serĉas novan gastigantplanton, aŭ virseksan aŭ inan. La larva disvolviĝo okazas ene de la rakio de infloreskoj de virseksaj plantoj dum aŭtuno kaj vintro. Komence de la venonta florada periodo, plenkreskaj kurkuliedoj eliras el la sekaj kaj fragilaj tigoj de malnovaj infloreskoj de la antaŭa jaro de virseksaj plantoj. Oni estis observanta ke kurkuliedoj demetis ovojn ene de inaj infloreskoj, sed tuj kiam la semoj komencis formiĝi, la ovoj aŭ larvoj estis detruataj [12].
La matura pulpo de la kameropso havas plurajn interesajn ekologiajn funkciojn [13]. Unue, se maturiĝite, la pulpo odoras forte je ranca butero [14] kaj tiel funkcias kiel furaĝa signalvorto por noktaj fruktmanĝantoj (ekz., karnomanĝulaj mamuloj kiaj meloj kaj vulpoj). Due, ĝi havas ĝermadan inhibician funkcion, certigante ke la semo ne ĝermas antaŭ ol esti disigita. Kaj trie, la pulpo ankaŭ funkcias kiel kemia kaj/aŭ fizika bariero kontraŭ senvertebraj sempredantoj (kurkuliedoj). Pro tia pulpmultafunkcieco, fruktokonsumado (kaj tiel pulpforigo) de karnomanĝuloj povas havi kaj pozitivajn kaj negativajn sekvojn por la palmo. Unuflanke, semoj konsumitaj per karnomanĝuloj ĝermas pli ofte ol ne-konsumitaj semoj. Aliflanke, konsumitaj semoj spertas pli altan predadon de senvertebruloj ol ne-konsumitaj semoj. Tamen, pro la alta moviĝeblo de karnomanĝuloj, ilia disvastigservo prezentiĝas plej grava surbaze de la severa fragmentiĝo kaj izoliteco de la plej multaj kameropsaj populacioj tra la tre dense home loĝata mediteranea baseno.
La kameropso estas uzata en ĝardenlaboro kaj pejzaĝigado en multaj mondopartoj. En mezvarmaj regionoj ĝi estas kutime kultivata kiel potplanto, kvankam en ŝirmataj lokoj ĝi postvivas mallongajn periodojn sub frostpunkto [15]
Ĝi akiris la Ĝardenpremion de la Reĝa Hortikulturasocio [16].
Pro ĝia rustikeco kaj reproduktadkapablo post fajro, ĝi havas altan ekologian valoron por malhelpado de erozio kaj dezertigo. Tiu "karisma" palmo estas tiel konsiderita unu el la plej gravaj specioj en la natura formo de la garigoj kaj makisoj de la mediteranea marbordo.
La folioj de la plenkreskaj plantoj estas uzataj en korbfarado por produkti matojn, portkorbojn, kaj balailojn. La junaj nemalfermitaj folioj estas traktataj kun sulfuro por igi ilin pli molaj kaj flekseblaj kaj tiam estas uzataj por pli bona laboro. La ŝelo, konata en suda Hispanujo kiel "higa", estas manĝebla antaŭ ĝia plenformiĝo. La fruktoj ne estas manĝeblaj sed estis tradicie utiligataj en medicino kiel adstringaj rimedoj pro siaj amareco kaj alta taninenhavo [17].
Ĉar ĝia natura vivejo rapide malkreskas pro urbanizado kaj aliaj homaj agadoj, konservadozorgoj kaj protektoregularoj de tiu mediteranea endemia specio ekstaras. En kelkaj lokoj, inkluzive de ĝia plej norda indiĝena kreskejo, ĝi estas grave minacata de la enmetita sudamerika noktopapilio Paysandisia archon [8][18].
En la pokemona Media Mix, la fikcia Kamaro estas nomita laŭ tiu dezerta palmo.
La kameropso (Chamaerops) estas genro de angiospermoj en la familio de la arekacoj, konsistante el ununura specio Chamaerops humilis, reprezentanto de la antaŭ-pliocenaj paleotropisaj praaj plantotaksonoj en la areo .