La polipodialoj (latine Polypodiales) estas planta ordo el pteridofitoj. Tiu ordo estas la plej speciriĉa el la filikoj kun 23 familiojn kaj ĉirkaŭ 8000 speciojn, tio estas 75 % el ĉiuj filikospecioj. Ĝia tipa genro estas polipodio[3].
La sporangioj estas kovrataj de flanke aŭ centre alfiksita induzio. Sed en multaj evolulinioj induzioj sekundare perdiĝis. La gametofitoj estas verdaj kaj ofte korformaj, malofte bendoformaj (ĉe kelkaj epofitoj). Ili vivas en la surfaco de la grundo.
La polipodialoj estas la frata grupo de la arbofiliko. Kune kun la heterosporaj salvinialoj ili formas la kern-leptosporangiajn filikojn. Ili estas monofilia grupo kaj separiĝis verŝajne antaŭ ĉirkaŭ 220 milionoj da jaroj (triaso) de la arbofilikoj.
Jen la listo, laŭ World Flora Online (8 apr. 2020)[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
La polipodialoj (latine Polypodiales) estas planta ordo el pteridofitoj. Tiu ordo estas la plej speciriĉa el la filikoj kun 23 familiojn kaj ĉirkaŭ 8000 speciojn, tio estas 75 % el ĉiuj filikospecioj. Ĝia tipa genro estas polipodio.