dcsimg

Unukolora makisgarolo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Unukolora makisgarolo (Aphelocoma unicolor)[1]) estas unu el la makisgaroloj de la genro Aphelocoma indiĝena de nubarbaroj de nordokcidenta Centrameriko kaj suda kaj sudorienta Meksiko, el centra Honduras okcidenten al centra Guerrero, suda Veracruz kaj plej suda San Luis Potosi. Ĝi estas ŝajne la baza membro de sia genro (Rice et al. 2003).

Aspekto

La nomo de la specio montras la plej karakteran econ de la specio nome la ĝenerala tre blua koloro, kion la aliaj membroj de la genro havas nur en supraj partoj dum ties subaj partoj estas blankecaj aŭ grizecaj. Tiu specio havas tre longan voston. La okuloj, ĉirkaŭokuloj kaj suba frunto al naztruoj estas nigraj. La beko estas helgriza.

Referencoj

  • Rice, Nathan H.; Martínez-Meyer, Enrique & Peterson, A. Townsend (2003): Ecological niche differentiation in the Aphelocoma jays: a phylogenetic perspective. Biological Journal of the Linnean Society 80(3): 369–383. COI:10.1046/j.1095-8312.2003.00242.x PDF plena teksto

Notoj

  1. Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + Latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj. unicolor, Latina por "unukolora".

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Unukolora makisgarolo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Unukolora makisgarolo (Aphelocoma unicolor)) estas unu el la makisgaroloj de la genro Aphelocoma indiĝena de nubarbaroj de nordokcidenta Centrameriko kaj suda kaj sudorienta Meksiko, el centra Honduras okcidenten al centra Guerrero, suda Veracruz kaj plej suda San Luis Potosi. Ĝi estas ŝajne la baza membro de sia genro (Rice et al. 2003).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO