dcsimg

Kukoloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

KukolojCuculus estas genro de birdoj de la familo de Kukoledoj kiu havas reprezentantojn en plej parto de la Malnova Mondo, kvankam la plej granda diverseco estas en tropikaj suda kaj sudorienta Azio. La specioj en taksonomia ordo estas jenaj:

La akcipitrokukoloj estas foje lokitaj en separata genro, nome Hierococcyx.

Tiuj birdoj estas de varia grando kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj kruroj. Plej parto ĉeestas malfermajn arbarojn, sed kelkaj preferas pli malfermajn kampojn. Kelkaj specioj estas migrantaj.

Tiuj estas voĉemaj specioj, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj, kio nomigas la genron kaj la famnilion en multaj lingvoj. Ili manĝas grandajn insektojn, inkludante harecajn raŭpojn, kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj, sed por tiuj estas specialaĵo. Unu aŭ du specioj manĝas ankaŭ iom da frukto.

La kukoloj de la genro Cuculus estas nestoparazitoj, kio signifas, ke ili demetas po ununuran ovon en nestoj de variaj paserinaj gastigontoj. La plej konata ekzemplo estas la eŭropa Kukolo. La kukolino ĉiukaze anstataŭas unu el la ovoj de la gastigonto per unu el siaj ovoj. La kukolido eloviĝas antaŭ la eloviĝo de la idoj de la gastigonto kaj kreskiĝas pli forte, kio permesas ĝin forpeli ĉu la ovojn ĉu la idojn de la falsaj gepatroj.

La specioj de la genro Cuculus demetas koloritajn ovojn kongruantajn kun tiuj de siaj gastigontoj. La kukolino specialiĝas en preciza gastiganta specio (ĝenerale la specio kiu zorgis ŝin) kaj demetas ovojn kiuj ege similaspektas al tiuj de la gastiganto.

Ĉiu specio povas konsistiĝi el kelkaj gentes, kun ĉiu gens specialiĝita en preciza gastiganta specio. Estas pruvoj, ke la gentes estas genetike diversaj unu disde la alia, kvankam aliaj fakuloj asertas, ke lakukolinoj pariĝas kunmaskloj de ĉiu ajn gens, kaj tiele la genoj fluas inter gentes.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kukoloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kukoloj aŭ Cuculus estas genro de birdoj de la familo de Kukoledoj kiu havas reprezentantojn en plej parto de la Malnova Mondo, kvankam la plej granda diverseco estas en tropikaj suda kaj sudorienta Azio. La specioj en taksonomia ordo estas jenaj:

Genro Cuculus Kukolo, Cuculus canorus Sulavesa akcipitra kukolo, Cuculus crassirostris Granda akcipitra kukolo, Cuculus sparverioides Akcipitra kukolo, Cuculus varius Liphara akcipitra kukolo, Cuculus vagans Hoĝsona akcipitra kukolo, Cuculus fugax Filipina akcipitra kukolo, Cuculus pectoralis Ruĝbrusta kukolo, Cuculus solitarius Nigra kukolo, Cuculus clamosus Hindia kukolo, Cuculus micropterus Afrika kukolo, Cuculus gularis Orienta kukolo, Cuculus saturatus Horsfilda kukolo, Cuculus horsfieldi Sunda kukolo, Cuculus lepidus Eta kukolo, Cuculus poliocephalus Madagaskara kukolo, Cuculus rochii Pala kukolo, Cuculus pallidus