dcsimg

Gracila orobanko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Gracila orobanko (Orobanche gracilis) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj. La specia nomo (gracilis) derivas el latino kaj signifas gracila, maldika, svelta, reference al la svelta aspekto de tiu planto.[1]

 src=
Infloresko.

Ĝi estas el 20 al 50 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas cilindra, stara, rekta kaj sen branĉoj.

La polenigo estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el tipo de formikoj.

Tiu specio estas parazita de la specioj de la familio Fabacoj kaj foje ankaŭ de la genro Cistus.[2]

Notoj

  1. David Gledhill, The name of plants (PDF), Cambridge, Cambridge University Press, 2008. p. 183.
  2. Sandro Pignatti, Flora d'Italia. Volume secondo, Bologna, Edagricole, 1982, p. 615, ISBN 88-506-2449-2. p. 616.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Gracila orobanko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Gracila orobanko (Orobanche gracilis) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj. La specia nomo (gracilis) derivas el latino kaj signifas gracila, maldika, svelta, reference al la svelta aspekto de tiu planto.

 src= Infloresko.

Ĝi estas el 20 al 50 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas cilindra, stara, rekta kaj sen branĉoj.

La polenigo estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el tipo de formikoj.

Tiu specio estas parazita de la specioj de la familio Fabacoj kaj foje ankaŭ de la genro Cistus.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO