dcsimg
Image of green sapota
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Milkwood Family »

Green Sapota

Pouteria viridis (Pittier) Cronquist

Pouteria viridis ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pouteria viridisverda sapoto estas plantspecio el la familio de Sapotacoj (Sapotaceae).

Aliaj nomoj estas red faisan, white faisan (Belizo), zapote blanco, zapote rojo, zapote de castilla, zapote de montana (Kostariko), zapote verde, zapote injerto ( Elsalvadoro, Honduraso), injerto verde (Gvatemalo), zapotillo calenturiento (Honduraso), zapote amarillo, zapote mico, zapote real (Nikaragvo), chulul (Meksiko),[1] yashtul, mameicito (hispana lingvo),[2] chul (Mam lingvo), ixulul (Jakalteka), raxtulul (Poqomchi'-lingvo), tulul (Tz’utujil-lingvo), .[1]

Disvastigo

La specio estas indiĝena en Meksikio kaj Mezameriko.[3] Ĝi kreskas tie en plej altaj regionoj, ĉar ĝi ne toleras varmegajn kaj malvarmajn kondiĉojn.[2]

Priskribo

Verda Sapoto estas 12 – 14 m alta arbo. Ĝi povas kreski ĝis 40 metroj. Ĝi estas decidua aŭ ĉiamverda. La junaj branĉoj estas kovrata de brunaj haroj. La folioj kreskas en tufoj je la fino de la nefloranta branĉoj. Ili estas lancetaj kaj glatrandaj, ĝis 25 cm longaj kaj 7 larĝaj. la malsupra flanko estas hara ĝis lana. La floraro kreskas ĉe mallongaj ŝosoj kun 2 aŭ 5 floroj. La floro estas tuba, ĉ. 1 cm longa, blankeca aŭ violkolora. La frukto estas pli ol 12.5 cm longa kaj 8 cm larĝa. Ĝi havas verdan aŭ flavan ŝelon kaj brunece oranĝkolora aŭ salmkoloran karnon. La frukto enhavas unu aŭ du 5 cm grandajn brile malhelbrunaj semojn.[1]

Uzoj

La frukto estas manĝebla sapoto. La karno estas dolĉa kaj suka.[1] Ĝi havas 68 ĝis 70% akvo.[2] La frukto estas manĝebla krude. Eblas ankaŭ fari desertojn, trinkaĵojn kaj konservojn. La semoj estas rostitaj manĝeblaj. El la latekso de la arbo estas farebla maĉgumo.[1]

La planto estas uzata ankaŭ en la tradicia medicino. La oleo de la semoj helpu kontraŭ harperdo. arboŝela ekstrakto estas uzata por la haŭto. La latekso estas uzata kontraŭ verukoj kaj fungaj infektoj.[1]

La arboŝelo efikas kontraŭtermite.[4]

La malmola ruĝeca ligno estas uzata por konstrui kaj fari meblojn kaj ilojn.[1] La arbo estas plantata ankaŭ por rearbarigado kaj por malhelpi erozion.[1]

Kultivado

Ordinare la arbo estas multobligata per semo. Oni ankaŭ povas multobligi ĝin per greftado sur Pouteria sapota. Greftado mallongigas la tempon ĝis la unua rikolto.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Lim, T. K. Pouteria viridis. Edible Medicinal and Non-Medicinal Plants: Volume 6, Fruits. Springer. 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 Janick, J. and R. E. Paull. The Encyclopedia of Fruits and Nuts. CABI. 2008. pg. 843.
  3. Pouteria viridis. Germplasm Resources Information Network.
  4. Silva, C. A. M., et al. (2009). Genus Pouteria: Chemistry and biological activity. Revista Brasileira de Farmacognosia 19(2a) 501-09.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Pouteria viridis: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Pouteria viridis aŭ verda sapoto estas plantspecio el la familio de Sapotacoj (Sapotaceae).

Aliaj nomoj estas red faisan, white faisan (Belizo), zapote blanco, zapote rojo, zapote de castilla, zapote de montana (Kostariko), zapote verde, zapote injerto ( Elsalvadoro, Honduraso), injerto verde (Gvatemalo), zapotillo calenturiento (Honduraso), zapote amarillo, zapote mico, zapote real (Nikaragvo), chulul (Meksiko), yashtul, mameicito (hispana lingvo), chul (Mam lingvo), ixulul (Jakalteka), raxtulul (Poqomchi'-lingvo), tulul (Tz’utujil-lingvo), .

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO