dcsimg

Sordariomycetes ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Sordariomycetes[1] estas fungoj el la klaso de Sordariomycetes. Ekzemple Claviceps purpurea estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina. Sordariomycetes estas ankaŭ nomita Pyrenomycetes, sed la du grupoj ne estas ekzakte ekvivalentaj.

Priskribo

La Askofruktoj de la plejparte de specioj estas peritecioj sensu stricto kun unutunikaj senoperkulaj askoj. Kelkaj askofruktoj estas tamen klejstotecioj per la perdo de la klejstotecia aperturo, ekzemple Thielavia. La anamorfoj[2] estas ofte fialosporaj (Phialosporae).

Ekologio

Sordariomycetes estas parazitaj, simbiozaj aŭ saprofitaj. Neotyphodium lolii protektas Lolium pri la sekeco kaj malamikaj insektoj. Sordaria macrospora, Neurospora crassa kaj Podospora anserina estas saprofitaj ege studataj pri molekula biologio.

Ekonomia signifo

Sordariomycetes estas gravaj parazitoj pri la kreskaĵoj ekzemple Verticillium dahliae, Criphonectria parasitica, Claviceps purpurea, Ophiostoma ulmi, Diaporthe helianthi, Gaeumannomyces graminisGiberella circinata.

Sordariomycetes povas produkti fungotoksinoj en la manĝaĵo, ekzemple Gibberella zeaeClaviceps purpurea.

Fusarium venenatum estas kultivata por homa nutraĵo.

Kelkaj Sordariomycetes estas uzataj pri la luktado kontraŭ la insektoj, kiujn ili parazitas, ekzemple Beauveria bassiana, Hirsutella thompsonii, Nomuraea rileyiMetarhizium anisopliae. Trichoderma harzianum estas uzataj pri la luktado kontraŭ aliaj fungoj.

Elaphocordyceps subsessilis produktas cyclosporin. Haematonectria haematococca difektas la freskoj de Lascaux.

Sistematiko

Fontoj

Notoj kaj referencoj

  1. Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547 , 2007 COI:10.1016/j.mycres.2007.03.004, (PDF; 1,3 MB)
  2. E. Kiffer kaj M. Morelet, Les deutéromycètes classification et clés d'identification générique, 1997

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Sordariomycetes: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Sordariomycetes estas fungoj el la klaso de Sordariomycetes. Ekzemple Claviceps purpurea estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina. Sordariomycetes estas ankaŭ nomita Pyrenomycetes, sed la du grupoj ne estas ekzakte ekvivalentaj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO