Gastrolobium (gastrolobio) estas genro de florplantoj en la familio Fabacoj. Ekzistas pli ol 100 specioj en tiu genro, kaj ĉiuj krom du apartenas al la sudokcidenta regiono de Okcidenta Aŭstralio.
Signifa nombro de la specioj akumulas monofluoroacetan acidon - la ŝlosilan ingrediencon el la veneno konata ofte kiel 1080 kiu kaŭzis la morton de ne-indiĝenaj bestoj en la 1840-aj jaroj en Okcidenta Aŭstralio. La disputo pri la kialo de la brutveneniĝo en tiu tempo implikis la botanikiston James Drummond en serio de testoj por konstati la precizan kialon de la veneniĝo - kiu montriĝis esti kaŭzita ĉefe de la plantoj G. calycinum kaj G. oxylobioides.
En la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj C.A. Gardner kaj H.W. Bennetts faris konsiderindan laboron identigantan aliajn speciojn en Okcidenta Aŭstralio - kun la rezulto de la publikigo de The Toxic Plants of Western Australia (La Toksaj Plantoj de Okcidenta Aŭstralio) en 1956.
La genro Jansonia same kiel Nemcia kaj Brachysema estis integrigitaj en Gastrolobium en la publikigo de la monografio de Chandler et al. en 2002. Ankaŭ ekde komencaj priskriboj en la 1840-aj jaroj - kelkaj el la specioj estis priskribitaj komence kiel Gastrolobium, tiam Oxylobium kaj reen al Gastrolobium. Specioj (kun komunnomoj en grasa skribo) inkludas la sekvantan: