Elaphocordyceps ophioglossoides (pli frue Cordyceps ophioglossoides) (triflo-malkaŝa fungo) estas parazita aska fungo, kiu parazitas la globformajn fungospeciojn de Elaphomyces (ŝajn-trifloj). Ili estas interligitaj per radiksimila micelia fadeno.
La parazita fungo havas ofte klaboformon, la surfaco estas makulita dense per peritecioj kiel etaj punktoj. Ĝi kreskas sur grundo, en arbaro de pinacoj.