dcsimg

Galapaga petrelo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Galapaga petreloKojnpuga petrelo (Oceanodroma tethys) estas malgranda marbirdo el la familio de ŝtormopetreloj.

Distribuado

Ili reproduktiĝas en la Galapagoj (Ekvadoro) kaj ĉe la marbordo de Peruo (insuloj Pescadores (fiŝkaptistoj) kaj Insulo San Gallán).[1] Post la reprodukta sezono ili disiĝas al areo distribua de ĉemarbordaj akvoj de la okcidento de Ameriko, el Baja California en Meksiko al Ĉilio.[2]

Aspekto

Estas nigreca birdo kun tre markata larĝa blanka pugostrio. La grandaj duarangaj flugilkovriloj kaj la dorso estas ne tiom nigrecaj, sed pli malhelgrizaj. La vostofino estas kojnforma, kio estas tialo por la alternativa komuna nomo.

Subspecioj

Oni distingis du subspeciojn:[3]

  • Oceanodroma tethys kelsalli (Lowe, 1925)
  • Oceanodroma tethys tethys (Bonaparte, 1852)

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Galapaga petrelo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Galapaga petrelo aŭ Kojnpuga petrelo (Oceanodroma tethys) estas malgranda marbirdo el la familio de ŝtormopetreloj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO