dcsimg

Eudocimus ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Eudocimus estas genro de ibisoj, nome vadbirdoj de la familio Treskiornitedoj. Ili loĝas en plej varmaj partoj de Ameriko kun reprezentantoj el Suda Usono suden tra Centrameriko, Karibio kaj Sudameriko.

 src=
Teritorioj de la Amerika blanka ibiso (helblue), Skarlata ibiso (oranĝe), ambaŭ (okre)

Estas nur du specioj en tiu genro, nome

Ambaŭ specioj hibridiĝas, kaj estas foje konsiderataj samspecifaj.

Aspekto kaj kutimaro

Tiuj birdoj troviĝas en marĉaj humidejoj, ofte ĉe marbordoj. Ili konstruas nestojn el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj super akvo, kaj la tipa ovaro estas de 2 al 5 ovoj. La ibisoj de la genro Eudocimus estas monogomaj kaj koloniemaj, ofte nestumante en miksitaj kolonioj kun aliaj specioj de vadbirdoj.

Plenkreskulo estas 56–61 cm longa kun enverguro de 85–95 cm. Ili havas longajn kurbajn bekojn, rozkolorajn krurojn kaj nudajn ruĝajn bridovizaĝojn. La plumaro estas tutblanka (albus) aŭ tutruĝa (ruber), escepte ĉe la nigraj flugilpintoj, kiuj estas facile videblaj dumfluge. Junuloj estas tre brunaj kun blankaj subaj partoj kaj pli senkoloraj nudaj partoj.

La ibisoj de la genro Eudocimus manĝas per tuŝoserĉado per sia longa, subenkurba beko. Ties dieto konsistas el fiŝoj, ranoj, krustulojn kaj insektojn. Ili flugas havante kolon kaj krurojn etende, ofte en longaj, izolaj linioj, ĉefe survoje el aŭ al la noktaj ripozejoj.

Evoluo

La genro Eudocimus ŝajne estas plej proksime rilata al (sed pli primitiva ol) Plegadis, tiu lasta distingata anatomie pro la formo de la tarsometatarso. Fosiliaj trovĵoj estas malabundaj, sed fosilia specio de komenca Mioceno nome Plegadis paganus havas kelkajn intermezajn karakterojn.[1] Ĝi havas du foramenojn en la intertroklea fendo de sia fora tarsometatarso, kiel Plegadis kontraste kun la ununura forameno de Eudocimus kaj de multaj aliaj birdospecioj. La naturo de tiu specio indikas, ke ibisoj apartenantaj al genro Eudocimus jam ekzistis en tiu epoko.[2]

Studo de 2010 pri mitokondria DNA de plataleoj fare de Chesser kaj kolegoj, kiu inkludis E. ruber, Nipponia nippon kaj Threskiornis aethiopicus trovis, ke E. ruber estis frua posteularo kaj ne tre proksime rilata al klado enhavanta la plataleojn kaj la malnovmondajn ibisojn.[3]

Restoj similaj al tiuj de E. albus estis trovataj en kuŝejoj de meza Plioceno de Bone Valley en centra Florido, kaj de pli malsupra Plioceno de Yorktown ĉe Lee Creek en Norda Karolino.[2]Du specioj, el kiuj unu vivanta kaj unu formortinta, estis trovataj el Talara Tar en norda marborda Peruo. Eudocimus peruvianus estis priskribita el tarsometatarso kiu iome diferencis el tiu de E. albus, kies restoj same troviĝis tie. Restoj de neniu el ambaŭ specioj estas komunaj tie. Ili estis datataj de antaŭ 13,900 jaroj. La Amerika blanka ibiso ankoraŭ troviĝas en Peruo.[4]

Referencoj

  1. Hancock, James; Kushlan, James A.. (2010) “American White Ibis”, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. London: A&C Black. ISBN 1-4081-3500-0.
  2. 2,0 2,1 doi/10.1080.2F02724634.1981.10011888
  3. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60.
  4. Campbell, Kenneth E.. (1979) The non-passerine Pleistocene avifauna of the Talara Tar Seeps, northwestern Peru. Toronto, Ontario: Royal Ontario Museum, p. 28–32, 154. ISBN 0-88854-230-5.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Eudocimus: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Eudocimus estas genro de ibisoj, nome vadbirdoj de la familio Treskiornitedoj. Ili loĝas en plej varmaj partoj de Ameriko kun reprezentantoj el Suda Usono suden tra Centrameriko, Karibio kaj Sudameriko.

 src= Teritorioj de la Amerika blanka ibiso (helblue), Skarlata ibiso (oranĝe), ambaŭ (okre)

Estas nur du specioj en tiu genro, nome

Amerika blanka ibiso, Eudocimus albus Skarlata ibiso, Eudocimus ruber

Ambaŭ specioj hibridiĝas, kaj estas foje konsiderataj samspecifaj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO