La Unukolora makisgarolo (Aphelocoma unicolor)[1]) estas unu el la makisgaroloj de la genro Aphelocoma indiĝena de nubarbaroj de nordokcidenta Centrameriko kaj suda kaj sudorienta Meksiko, el centra Honduras okcidenten al centra Guerrero, suda Veracruz kaj plej suda San Luis Potosi. Ĝi estas ŝajne la baza membro de sia genro (Rice et al. 2003).
La nomo de la specio montras la plej karakteran econ de la specio nome la ĝenerala tre blua koloro, kion la aliaj membroj de la genro havas nur en supraj partoj dum ties subaj partoj estas blankecaj aŭ grizecaj. Tiu specio havas tre longan voston. La okuloj, ĉirkaŭokuloj kaj suba frunto al naztruoj estas nigraj. La beko estas helgriza.
La Unukolora makisgarolo (Aphelocoma unicolor)) estas unu el la makisgaroloj de la genro Aphelocoma indiĝena de nubarbaroj de nordokcidenta Centrameriko kaj suda kaj sudorienta Meksiko, el centra Honduras okcidenten al centra Guerrero, suda Veracruz kaj plej suda San Luis Potosi. Ĝi estas ŝajne la baza membro de sia genro (Rice et al. 2003).