dcsimg

Barba penelopo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Barba penelopoBarbojakuo (Penelope barbata) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Distribuado

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto

Tiu kokeca birdo havas ĝeneralan brunan plumaron kun pli griza kapo kaj tre rimarkinda ruĝa mentonsako. Estas ankaŭ tre markata blanka punkteco sur la malhelbrunaj brusto kaj kolo, oranĝecflavaj kruroj, ruĝecbruna bendo ĉe vostopinto, kaj nuda grizeca vizaĝa ĉirkaŭokulo kun blanka bordo superokula.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Barba penelopo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Barba penelopo aŭ Barbojakuo (Penelope barbata) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio. Oni ne konas subspeciojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO