dcsimg

Somalia emberizo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Somalia emberizoSomalia orbrusta emberizo (Emberiza poliopleura) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko en teritorio pli orienta ol tiu de la proksime parenca la Orbrusta emberizo, nome en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Ĝi estas tre simila al la Orbrusta emberizo, tio estas, la maskla plenkreskulo havas nigrablankan striecan kapobildon kun blanka krono, nigraj flankaj kronostrioj, traokula strio kaj suba vango kaj blankaj superokula kaj subokula strioj kaj nigrabordaj blankaj orelkovriloj. La subaj partoj estas oranĝecflavaj sed nur en centra areo de supra brusto kaj nuance al suba brusto kaj tiele la flava areo estas malpli etenda ol ĉe la Orbrusta emberizo; la Somalia emberizo havas helgrizajn flankojn male kiel la parenco. La supraj partoj estas senstrie brunaj kun griza pugo. La pli brunaj flugiloj havas du rimarkindajn blankajn flugilstriojn. Ambaŭ seksoj estas tre similaj, sed inoj povas havi sablokoloran nuancon. La kruroj kaj beko estas rozkoloraj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Somalia emberizo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Somalia emberizo aŭ Somalia orbrusta emberizo (Emberiza poliopleura) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.