La Hindia falko (Falco jugger) estas mezgranda rabobirdo en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi vivas en la Hindia subkontinento el plej sudorienta Irano, sudorienta Afganio, Pakistano, tra Barato, Nepalo, Butano, Bangladeŝo kaj nordokcidenta Birmo.
Ĝi similas al la Balkanfalko, tio estas malhelbruna supre kun pli hela krono blankeca sube kun forta strieco flanke kaj klare markata nigreca mustaĉo inter blankaj gorĝo kaj subvango, sed ĝi estas pli malhela ĝenerale, kaj havas nigrecajn "pantalonojn" (plumoj de tibiotarso). La beko estas griza dum la vaksaĵo kaj piedoj estas flavaj. Junuloj havas preskaŭ entere malhelajn subajn partojn kaj unujaruloj ankoraŭ havas multe da malhelo en ventro.
Tiu specio apartenas ac tre fermita kompleksoj de falkoj konata kiel hierofalkoj. En tiu grupo estas ampleksa konstato de neregula hibridiĝo kaj nekompleta kunprauleco kio konfuzigas analizojn de DNA je amasa etendo; molekulaj studoj kun malgranda ekzemplokvanto povas simple ne havigi fidindajn konkludojn en la tuta grupo de hierofalkoj. La evolua radiado de la tuta vivanta diverseco de hierofalkoj ŝajne okazis en la Eemia interglacialo je la komenco de la fina Plejstoceno, antaŭ nur 130,000-115,000 jaroj; la Hindia falko reprezentas stirpon kiu alvenis al sia nuna teritorio el orienta Afriko al la Arabia Duoninsulo kiu je tiu epoko havis pli humidan klimaton ol nune.[1]
Hindiaj falkoj estis la plej komunaj falkoj en la regiono, sed ties nombroj ĵuse malpliiĝis markate kaj nuntempe estas probable jam plu komuna specio nenie ajn. La ĉefaj minacoj estas la intensigo de uzado de pesticidoj en la regiono kaj ties uzado kiel falsaĵoj (allogiloj) por kapti grandajn falkojn.
Plenkreskulo, Dezerto Tar, Raĝastano (Barato).
Samo; manĝante lacerton (Uromastyx hardwickii).
La Hindia falko (Falco jugger) estas mezgranda rabobirdo en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi vivas en la Hindia subkontinento el plej sudorienta Irano, sudorienta Afganio, Pakistano, tra Barato, Nepalo, Butano, Bangladeŝo kaj nordokcidenta Birmo.
Ĝi similas al la Balkanfalko, tio estas malhelbruna supre kun pli hela krono blankeca sube kun forta strieco flanke kaj klare markata nigreca mustaĉo inter blankaj gorĝo kaj subvango, sed ĝi estas pli malhela ĝenerale, kaj havas nigrecajn "pantalonojn" (plumoj de tibiotarso). La beko estas griza dum la vaksaĵo kaj piedoj estas flavaj. Junuloj havas preskaŭ entere malhelajn subajn partojn kaj unujaruloj ankoraŭ havas multe da malhelo en ventro.
Tiu specio apartenas ac tre fermita kompleksoj de falkoj konata kiel hierofalkoj. En tiu grupo estas ampleksa konstato de neregula hibridiĝo kaj nekompleta kunprauleco kio konfuzigas analizojn de DNA je amasa etendo; molekulaj studoj kun malgranda ekzemplokvanto povas simple ne havigi fidindajn konkludojn en la tuta grupo de hierofalkoj. La evolua radiado de la tuta vivanta diverseco de hierofalkoj ŝajne okazis en la Eemia interglacialo je la komenco de la fina Plejstoceno, antaŭ nur 130,000-115,000 jaroj; la Hindia falko reprezentas stirpon kiu alvenis al sia nuna teritorio el orienta Afriko al la Arabia Duoninsulo kiu je tiu epoko havis pli humidan klimaton ol nune.