La Barata larĝvostulo (Schoenicola platyurus) estas specio de birdo de la genro Larĝvostuloj aŭ Schoenicola de la familio de Megaluredoj iam en tiu de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel Endemio nur en Barato.
La uniformaj brunaj supraj partoj kaj larĝa kaj longa vosto (kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie platyurus devenas de du radikoj el la antikva greka tradukeblaj per “de larĝa vosto”) de la birdo estas distingiloj. Tiu specio havas sablokoloran superokulan strion kaj la vosto havas fajnajn malhelajn striojn super la bruno. La alvoko de la masklo dum la reprodukta sezono estas alaŭdeca kaj ripeteca trilado akompanata de flugetema flugo.[1] Aliaj alvokoj inkludas notoj kiel ĉak kaj zink. For de la reprodukta sezono, ĝi estas kaŝema.
Tiu specio estas limigita al altaj herbejoj, ĉefe en la Okcidentaj Ghatoj de suda Barato. Oni kolektis specimenon ĉe Point Calimere kaj oni sugestis, ke tiu birdo povus esti implicita en surlokaj movoj aŭ migradetoj.[2] Sugestoj, ke tii povus okazi ankaŭ en Sri-Lanko ne estis konfirmitaj.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj, laŭsezone humidaj aŭ inonditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
La Barata larĝvostulo (Schoenicola platyurus) estas specio de birdo de la genro Larĝvostuloj aŭ Schoenicola de la familio de Megaluredoj iam en tiu de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel Endemio nur en Barato.