dcsimg

Metalosturno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La MetalosturnoMetala sturno, Aplonis metallica, konata ankaŭ kiel Brilosturno, estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj apudaj insuloj de Aŭstralazio kaj limigita areo de nordorienta Aŭstralio.

Plenkreskulo havas tre brilruĝajn okulojn, longan voston kaj verdobrilan nigran plumaron kun violecaj nuancoj en kapo, kolo kaj supra dorso. Nematuruloj estas palaj sube kun malhelaj strioj. Tiuj birdoj migras dum aŭgusto[1] al nordaj regionoj de Kvinslando, kie ili pariĝas, preparante senordajn globoformajn nestojn por siaj idoj pendantajn el altaj arboj.[2] Tie ili restas ĝis aprilo,[1] kiam ili faras sian revenan veturadon al Novgvineo.

 src=
Junuloj, Cairns Esplanade, Norda Kvinslando

Notoj

  1. 1,0 1,1 Banfield, E.J. "Alike in Difference." Emu. Vol. 17, No. 4, 212-214. 1917. Konsultita dum 2009-05-25.
  2. "Plants and Animals in the Wet tropics." Wet Tropics Management Authority. Accessed 2009-05-25.

Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51859, Aplonis metallica, 12an de majo 2006. Malplej zorgiga.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Metalosturno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Metalosturno aŭ Metala sturno, Aplonis metallica, konata ankaŭ kiel Brilosturno, estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj apudaj insuloj de Aŭstralazio kaj limigita areo de nordorienta Aŭstralio.

Plenkreskulo havas tre brilruĝajn okulojn, longan voston kaj verdobrilan nigran plumaron kun violecaj nuancoj en kapo, kolo kaj supra dorso. Nematuruloj estas palaj sube kun malhelaj strioj. Tiuj birdoj migras dum aŭgusto al nordaj regionoj de Kvinslando, kie ili pariĝas, preparante senordajn globoformajn nestojn por siaj idoj pendantajn el altaj arboj. Tie ili restas ĝis aprilo, kiam ili faras sian revenan veturadon al Novgvineo.

 src= Junuloj, Cairns Esplanade, Norda Kvinslando
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO