dcsimg

Artamoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Artamoj estas milde plumaraj, malhelaj paserinaj birdoj. Estas ununura genro, nome Artamus. Tiuj artamoj estas traktataj ĉu kiel subfamilio, Artamenoj en pli etenda familio Artamedoj, kiuj inkludas la birdojn de la genro Cracticus inklude la konatan specion de la Aŭstralia flutopigo, aŭ kiel la ununura genro en tiu familio. La genra nomo, kiu siavice okazigas la familian nomon, devenas el la antikva greka artamos, kio signifas buĉisto aŭ murdisto. Tiu nomo estis tiam donata pro tiame rimarkita ŝajna simileco kun la lanioj, dum alia komuna nomo por tiu grupo estis "hirundaj sturnoj".[1]

Notoj

  1. Rowley, Ian. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions, p. 286–307. ISBN 978-84-96553-50-7.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Artamoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Artamoj estas milde plumaraj, malhelaj paserinaj birdoj. Estas ununura genro, nome Artamus. Tiuj artamoj estas traktataj ĉu kiel subfamilio, Artamenoj en pli etenda familio Artamedoj, kiuj inkludas la birdojn de la genro Cracticus inklude la konatan specion de la Aŭstralia flutopigo, aŭ kiel la ununura genro en tiu familio. La genra nomo, kiu siavice okazigas la familian nomon, devenas el la antikva greka artamos, kio signifas buĉisto aŭ murdisto. Tiu nomo estis tiam donata pro tiame rimarkita ŝajna simileco kun la lanioj, dum alia komuna nomo por tiu grupo estis "hirundaj sturnoj".

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO