dcsimg

Grizvanga buteo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Grizvanga buteo (Butastur indicus) estas azia rabobirdo. Ĝi estas tipe inter 41 kaj 46 cm longa, kio faras ĝin mezgranda agleca birdo. Ĝi reproduktiĝas en Orienta Rusio, norda Ĉinio, Koreio, kaj Japanio, kaj vintras en Sudorienta Azio.

Ĝi estas birdo de malferma tero. Ĝi manĝas lacertojn, malgrandajn mamulojn kaj grandajn insektojn.

Plenkreskulo havas grizajn kapon, bruston kaj kolon, blankan gorĝon, nigrajn mustaĉojn kaj mezan striojn, malhelbrunajn dorson kaj suprajn flugilojn, kaj malhelbrunajn striojn en blankaj subaj partoj kaj subflugiloj. Junulo estas malhelbruna kaj makuleca supre, pala sube kun malhelbrunaj strioj, kaj havas larĝan blankan superokulon kaj brunan vangon.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO