dcsimg

Serpentoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Serpentoj (Ophidia = Serpentes) estas subordo de karnovoraj skvamuloj el klaso de reptilioj (rampuloj). La plej gravaj familioj estas kolubredoj kaj viperedoj. El grandaj sufokserpentoj la plej konataj estas la boaoj, anakondoj kaj pitonoj.

La serpentoj estas vertebruloj sen piedoj kun longa maldika korpo tegita per skvamoj. Ili distingeblas el la senkruraj lacertoj pro manko de brovoj kaj de eksteraj oreloj. Kiel ĉe aliaj skvamuloj ili estas ektotermaj, amniulaj vertebruloj kovritaj de kongruaj skvamoj. Multaj specioj de serpentoj havas kraniojn kun kelkaj pliaj kuniĝoj ol ĉe siaj lacertaj prauloj, kio permesas ilin engluti predojn multe pli grandajn ol siaj kapoj danke al siaj tre moveblaj makzeloj. Por aranĝi siajn mallarĝajn korpojn, la paraj organoj de serpentoj (kiaj renoj) estas unu antaŭ la alia anstataŭ unu flanke de alia, kaj plej havas nur unu funkciantan pulmon. Kelkaj specioj plutenas pelvon kun paro de restantaj ungoj ambaŭflanke de la kloako.

Vivantaj serpentoj troviĝas ĉe ĉiu kontinento escepte Antarkton, kaj ĉe plej pli malgrandaj termasoj — esceptoj estas kelkaj grandaj insuloj, kiaj ĉe Irlando kaj ĉe Novzelando, kaj multaj malgrandaj insuloj de Atlantiko kaj centra Pacifiko.[1] Aldone, marserpentoj estas disvastigitaj tra la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Oni agnoskas pli ol 20 familioj nuntempe, enhavantaj ĉirkaŭ 500 genrojn kaj ĉirkaŭ 3,400 speciojn.[2][3] Ili gamas laŭ grando el la eta, 10 cm-longa Leptotyphlops carlae al la Retbilda pitono de ĝis 8.7 m en longo.[4][5] La fosilia specio Titanoboa cerrejonensis estis 15 m longa. Serpentoj supozeble estas evoluintaj el ĉu nestaj aŭ akvaj lacertoj dum la mezo de la Kretaceo, kaj la plej fruaj konataj fosilioj datas el ĉirkaŭ 112 Ma. La diverseco de modernaj serpentoj aperis dum la Paleoceno (ĉ 66 al 56 Ma). La plej malnovaj konservitaj priskriboj de serpentoj povas troviĝi en la Papiruso Brooklyn.

Ili vivas kiel rabobestoj. Kelkaj serpentoj estas venenaj, aliaj sian predon strangolas. Plej specioj estas nevenenaj kaj tiuj kiuj havas venenon uzas ĝin ĉefe por mortigi kaj reteni predon pli ol por mem-defendo. Kelkaj havas venenon sufiĉe povan por kaŭzi doloran vundon aŭ morton al homoj. Nevenenaj serpentoj ĉu englutas predon vivajn aŭ mortigas per sufoko.

En ledo-industrio estas uzata serpenthaŭto, karakterizata per ŝildetoj.

Etimologio

La termino serpento estas el franca, kaj siavice el hind-eŭropa *serp- (rampi),[6] kio produktas ankaŭ la vorton el la antikva greka hérpō (ἕρπω) "mi rampas".

Evoluo

Distribuado

Proksimuma monda distribuado de serpentoj, malhele marserpentoj.

Estas ĉirkaŭ 2,900 specioj de serpentoj kun teritorioj tiom for norde kiom ĝis la Arkta Cirklo en Skandinavio kaj sude tra Aŭstralio.[7] Serpentoj povas troviĝi ĉe ĉiu kontinento escepte Antarkton, en la maro, kaj tiom alte kiom ĝis 4,900 m en Himalajo de Azio.[7][8] Estas nombraj insuloj el kiuj serpentoj estas forestaj, kiaj ĉe Irlando, Islando, kaj Novzelando[1][8] (kvankam la akvoj de Novzelando estas neofte vizitita de Pelamis platura aŭ flavventra marserpento kaj de Laticauda colubrina).[9]

Taksonomio

Specioj

Biologio

 src=
Plenkreska Barbadosa fadenserpento, Leptotyphlops carlae, sur monero de kvarono da usona dolaro.

Grando

La nuna formortinta Titanoboa cerrejonensis estis 12–15 m longa. Kompare, la plej grandaj vivantaj serpentoj estas la Retbilda pitono, nome kies la plej longa registrita specimeno mezuris ĉirkaŭ 9 m longe, kaj la anakondo Eunectes murinus, kies mezuroj estas 7.5 m longe[10] kaj estas konsiderata la plej peza serpento surtere.

Ĉe la alia pìnto de la gamo, la plej malgranda vivanta serpento estas la Leptotyphlops carlae, kun longo de ĉirkaŭ 10 cm.[11] Plej serpentoj estas tre malgrandaj animaloj, proksimume ĝis 1 m longaj.[12]

Sentoj

Flaro
Serpentoj uzas flaradon por lokigi predon. Ili flaras uzante sian bifida lango por kolekti aerportatajn erojn, poste pasante ili al la vomeronaza organoorgano de Jacobson en la buso por ekzamenado.[13] La bifideco (forkoforma) en la lango donas al serpentoj specon de direktila sento de flarado kaj gusto samtempe.[13] Ili tenas siajn langojn konstante movaj, kaptante partiklojn el la aero, grundo, kaj akvo, analizante la trovitajn kemiaĵojn, kaj determinante la eston de predo aŭ predantoj en la loka medio. Ĉe akvoloĝantaj serpentoj, kiaj la anakondo, la lango funkcias efike eĉ sub akvo.[13]
Vido
La vidkapablo de serpentoj ege varias, el kapablo nur por distingi lumon el malhelo al akra vidkapablo, sed la ĉefa tendenco estas ke ties vidkapablo estas taŭga kvankam ne akuta, kaj permesas ilin lokigi movojn.[14] Ĝenerale, vidkapablo estas plej bona en arboloĝantaj serpentoj kaj pli malforta ĉe nestotruaj serpentoj. Kelkaj serpentoj, kiaj la Azia vinserpento (genro Ahaetulla), havas duokulan vidkapablon, kun ambaŭ okuloj kapablaj fokusiĝi al la sama punkto. Plej serpentoj fokusas per movado de la kristalino reen kaj jenen rilata al la retino, dum ĉe la grupoj de aliaj amniuloj, la kristalino estas etenda. Multaj noktaj serpentoj havas disigitajn pupilojn dum dumtagaj serpentoj havas rondoformajn pupilojn.
 src=
Termografia bildo de serpento manĝanta muson.
Infraruĝa sensiveco
Truviperoj, pitonoj, kaj kelkaj boaoj havas infraruĝajn sensilojn (sento-ricevilojn) en profundaj fendoj de la muzelo, kiuj permesas ilin "vidi" la radian varmon de varmo-sangaj predomamuloj. Ĉe truviperoj la fendoj estas situantaj inter la naztruoj kaj la okuloj, en granda "truo" ĉe ĉiu flanko de la kapo. Aliaj infraruĝ-sensivaj serpentoj havas multoblajn, pli malgrandajn lipotruojn linie ĉe la supra lipo, ĝuste sub la naztruoj.[13]
Vibrosensiveco
La parto de la korpo en rekta kontakto kun la grundo estas tre sensiva al vibrado; tiele, serpento povas senti aliajn alproksimiĝintajn animalojn per detektado de svagaj vibradoj en la aero kaj surgrunde.[13]
 src=
Linia diagramo el la verko de G.A. Boulenger nome Fauna of British India (1890) ilustraciante la terminaron de ŝildoj en la kapo de serpento.

Kutimaro

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 (1994) Roland Bauchot: Snakes: A Natural History. New York: Sterling Publishing Co., Inc.. ISBN 1-4027-3181-7.
  2. Serpentes. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  3. listo de serpentaj specioj ĉe Reptile Database. Accessed 22 May 2012.
  4. Murphy; Henderson, JC; RW. (1997) Tales of Giant Snakes: A Historical Natural History of Anacondas and Pythons. Florida, USA: Krieger Pub. Co. ISBN 0-89464-995-7.
  5. Mehrtens, JM. (1987) Living Snakes of the World in Color. New York: Sterling Publishers. ISBN 0-8069-6460-X.
  6. Definition of serpent. Merriam-Webster Online Dictionary. Alirita 12 October 2006.
  7. 7,0 7,1
  8. 8,0 8,1 Conant R, Collins JT. 1991. A Field Guide to Reptiles and Amphibians: Eastern and Central North America. Houghton Mifflin, Boston. 450 pp. 48 plates. ISBN 0-395-37022-1.
  9. Natural History Information Centre, Auckland War Memorial MuseumNatural History Questions. Auckland War Memorial Museum Ŝablono:Pipe Tamaki Paenga Hira. Auckland War Memorial Museum. Alirita 26a Aprilo 2012.
  10. CTV: Ancient, gargantuan snakes ate crocs for breakfast. Ctv.ca. Alirita 2013-03-08.
  11. S. Blair Hedges (August 4, 2008). “At the lower size limit in snakes: two new species of threadsnakes (Squamata: Leptotyphlopidae: Leptotyphlops) from the Lesser Antilles”, Zootaxa (PDF) 1841, p. 1–30. Alirita 2008-08-04..
  12. COI:10.1554/0014-3820(2003)057[0345:EEFAOB]2.0.CO;2
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Cogger(1991), p. 180.
  14. "Reptile Senses: Understanding Their World".

Bibliografio

  • Behler, John L.; King, F. Wayne (1979). The Audubon Society Field Guide to Reptiles and Amphibians of North America. New York: Alfred A. Knopf. p. 581. ISBN 0-394-50824-6.
  • Bullfinch, Thomas (2000). Bullfinch's Complete Mythology. London: Chancellor Press. p. 679. ISBN 0-7537-0381-5. [1]
  • Capula, Massimo; Behler (1989). Simon & Schuster's Guide to Reptiles and Amphibians of the World. New York: Simon & Schuster. ISBN 0-671-69098-1.
  • Coborn, John (1991). The Atlas of Snakes of the World. New Jersey: TFH Publications. ISBN 978-0-86622-749-0.
  • Cogger, Harold; Zweifel, Richard (1992). Reptiles & Amphibians. Sydney: Weldon Owen. ISBN 0-8317-2786-1.
  • Conant, Roger; Collins, Joseph (1991). A Field Guide to Reptiles and Amphibians Eastern/Central North America. Boston: Houghton Mifflin Company. ISBN 0-395-58389-6.
  • Deane, John (1833). The Worship of the Serpent. Whitefish, Montana: Kessinger Publishing. p. 412. ISBN 1-56459-898-5. [2]
  • Ditmars, Raymond L (1906). Poisonous Snakes of the United States: How to Distinguish Them. New York: E. R. Sanborn. p. 11.
  • Ditmars, Raymond L (1931). Snakes of the World. New York: Macmillan. p. 11. ISBN 978-0-02-531730-7.
  • Ditmars, Raymond L (1933). Reptiles of the World: The Crocodilians, Lizards, Snakes, Turtles and Tortoises of the Eastern and Western Hemispheres. New York: Macmillan. p. 321.
  • Ditmars, Raymond L; W. Bridges (1935). Snake-Hunters' Holiday. New York: D. Appleton and Company. p. 309.
  • Ditmars, Raymond L (1939). A Field Book of North American Snakes. Garden City, New York: Doubleday, Doran & Co. p. 305.
  • Freiberg, Dr. Marcos; Walls, Jerry (1984). The World of Venomous Animals. New Jersey: TFH Publications. ISBN 0-87666-567-9.
  • Gibbons, J. Whitfield; Gibbons, Whit (1983). Their Blood Runs Cold: Adventures With Reptiles and Amphibians. Alabama: University of Alabama Press. p. 164. ISBN 978-0-8173-0135-4.
  • Mattison, Chris (2007). The New Encyclopedia of Snakes. New Jersey: Princeton University Press. p. 272. ISBN 978-0-691-13295-2.
  • McDiarmid, RW; Campbell, JA; Touré, T (1999). Snake Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference 1. Herpetologists' League. p. 511. ISBN 1-893777-00-6.
  • Mehrtens, John (1987). Living Snakes of the World in Color. New York: Sterling. ISBN 0-8069-6461-8.
  • Nóbrega Alves, RôMulo Romeu; Silva Vieira, Washington Luiz; Santana, Gindomar Gomes (2008). "Reptiles used in traditional folk medicine: conservation implications". Biodiversity and Conservation 17 (8): 2037–2049. doi:10.1007/s10531-007-9305-0.
  • Romulus Whitaker (1996). நம்மை சுட்ரியுள்ள பாம்புகள் (Snakes around us, Tamil). National Book Trust. ISBN 81-237-1905-1.
  • Rosenfeld, Arthur (1989). Exotic Pets. New York: Simon & Schuster. p. 293. ISBN 978-0-671-47654-0.
  • Spawls, Steven; Branch, Bill (1995). The Dangerous Snakes of Africa. Sanibel Island, Florida: Ralph Curtis Publishing. p. 192. ISBN 0-88359-029-8.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Serpentoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Serpentoj (Ophidia = Serpentes) estas subordo de karnovoraj skvamuloj el klaso de reptilioj (rampuloj). La plej gravaj familioj estas kolubredoj kaj viperedoj. El grandaj sufokserpentoj la plej konataj estas la boaoj, anakondoj kaj pitonoj.

La serpentoj estas vertebruloj sen piedoj kun longa maldika korpo tegita per skvamoj. Ili distingeblas el la senkruraj lacertoj pro manko de brovoj kaj de eksteraj oreloj. Kiel ĉe aliaj skvamuloj ili estas ektotermaj, amniulaj vertebruloj kovritaj de kongruaj skvamoj. Multaj specioj de serpentoj havas kraniojn kun kelkaj pliaj kuniĝoj ol ĉe siaj lacertaj prauloj, kio permesas ilin engluti predojn multe pli grandajn ol siaj kapoj danke al siaj tre moveblaj makzeloj. Por aranĝi siajn mallarĝajn korpojn, la paraj organoj de serpentoj (kiaj renoj) estas unu antaŭ la alia anstataŭ unu flanke de alia, kaj plej havas nur unu funkciantan pulmon. Kelkaj specioj plutenas pelvon kun paro de restantaj ungoj ambaŭflanke de la kloako.

Vivantaj serpentoj troviĝas ĉe ĉiu kontinento escepte Antarkton, kaj ĉe plej pli malgrandaj termasoj — esceptoj estas kelkaj grandaj insuloj, kiaj ĉe Irlando kaj ĉe Novzelando, kaj multaj malgrandaj insuloj de Atlantiko kaj centra Pacifiko. Aldone, marserpentoj estas disvastigitaj tra la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Oni agnoskas pli ol 20 familioj nuntempe, enhavantaj ĉirkaŭ 500 genrojn kaj ĉirkaŭ 3,400 speciojn. Ili gamas laŭ grando el la eta, 10 cm-longa Leptotyphlops carlae al la Retbilda pitono de ĝis 8.7 m en longo. La fosilia specio Titanoboa cerrejonensis estis 15 m longa. Serpentoj supozeble estas evoluintaj el ĉu nestaj aŭ akvaj lacertoj dum la mezo de la Kretaceo, kaj la plej fruaj konataj fosilioj datas el ĉirkaŭ 112 Ma. La diverseco de modernaj serpentoj aperis dum la Paleoceno (ĉ 66 al 56 Ma). La plej malnovaj konservitaj priskriboj de serpentoj povas troviĝi en la Papiruso Brooklyn.

Ili vivas kiel rabobestoj. Kelkaj serpentoj estas venenaj, aliaj sian predon strangolas. Plej specioj estas nevenenaj kaj tiuj kiuj havas venenon uzas ĝin ĉefe por mortigi kaj reteni predon pli ol por mem-defendo. Kelkaj havas venenon sufiĉe povan por kaŭzi doloran vundon aŭ morton al homoj. Nevenenaj serpentoj ĉu englutas predon vivajn aŭ mortigas per sufoko.

En ledo-industrio estas uzata serpenthaŭto, karakterizata per ŝildetoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO