dcsimg

Engraŭlo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Engraŭlo (Engraulis) estas genro de malgrandaj fiŝoj kiuj manĝas planktonon. Ĝi apartenas al la familio de la engraŭledoj. Engraŭloj vivas en ĉiuj maroj nek tre profundaj nek tre malvarmaj. La engraŭledoj konsistas el 16 genroj kaj 139 specioj. La inoj metas proksimume 20 000 ovojn en unu jaro. La longeco estas plejofte ne pli ol 15 cm. Ĝi iomete aspektas kiel haringo, kvankam ĝi havas pli malgrandan buŝon kaj mankas al ĝi la kilo je la suba parto de la korpo. Ili vivas en grandaj aroj, sed post la frajado ili disiras.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO