dcsimg
Image of Atlantic cod
Life » » Animals » » Vertebrates » » Ray Finned Fishes » » Cods »

Atlantic Cod

Gadus morhua Linnaeus 1758

Moruo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Moruo (Gadus morhua) laŭ PIV estas specio de gado, genro de marfiŝoj. Moruoj estas koneblaj per fadeno sub la malsupra lipo kaj per hela flanka linio. Ilin oni manĝas precipe peklitajn kaj sekigitajn.

Moruo estas la plej grava specio de la monda fiŝmerkato. Ĝi oftas en la norda parto de la atlantiko. Moruo pezas 5-10, malofte eĉ 40 kg. Ĝi demetas frajon printempe en la akva temperaturo de 4-6 C. Ina fiŝo demetas ĉirkaŭ 5 milionojn da frajo-ovetoj, kiuj havas la diametron de 1,5 mm. La frajo-ovetoj havas pli malgrandan specifan pezon ol la akvo, tiel ili supreniĝas al la akva surfaco. La 5 mm longaj larvoj koviĝas post 2-4 semajnoj kaj manĝas planktonojn. La plenkreska moruo manĝas ĉion.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO