dcsimg

Polpo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Polpo Octopus vulgaris
Octopus vulgaris

La vera polpo (genro Octopus) estas la plej fama ano de la ordo Oktopieduloj, maraj moluskoj kun ok tentakloj.

Rimarko. Per la vorto "polpo" ofte montriĝas ankaŭ aliaj oktopieduloj (sed ne ĉiuj).

Priskribo

Ĉiu brako de polpo (nomata tentaklo) havas du vicojn de suĉiloj, per kiuj polpo povas gustumi, sensi, grimpi kaj kapti predojn. Polpo estas relative inteligenta kaj ludema. Ĝia tuta korpo estas mola, krom beko komparebla al tiu de papago. Polpo kapablas ŝprucigi inkosimilan substancon (konsistanta el melanino) por malatentigi predantojn.

Vivejoj

Polpoj loĝas en grandaj salaj akvejoj kiel marojmaregoj.

Specioj

Estas multegaj specioj de polpoj en la genro Octopus, inter kiuj:

  • komuna polpo (Octopus vulgaris);
  • granda blaŭa polpo (Octopus cyanea), vivanta en la oceanoj Pacifika kaj Hinda;
  • ruĝa polpomeksika polpo (Octopus maya), vivanta en la Meksika Golfo;
  • polpo kun blankaj makuloj (Octopus macropus = Callistoctopus macropus), vivanta preskaŭ en la tuta mondo, kvankam malpli ofta ol aliaj specioj;
  • pigmea polpo (Octopus wolfi), longa 2-3cm kaj peza nur ĉirkaŭ 1g, verŝajne la plej malgranda specio de polpoj; ĝi vivas en la suda Pacifiko.

Gravo por homoj

 src=
Minoa vazo kun desegno de polpo, 1500 a.K.

Polpoj estas kaptataj kaj manĝataj en multegaj landoj.

Famaj polpoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Polpo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomionPolpo Octopus vulgaris
Octopus vulgaris

La vera polpo (genro Octopus) estas la plej fama ano de la ordo Oktopieduloj, maraj moluskoj kun ok tentakloj.

Rimarko. Per la vorto "polpo" ofte montriĝas ankaŭ aliaj oktopieduloj (sed ne ĉiuj).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO