Vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra) estas plantospecio el la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). La plej konata estas la vera glicirizo el kiu estas produktata lakrico el la radiko. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel tedrogo.
La nomo lakrico venis de la genronomo el la latina glycyrrhiza, kiu derivas el la greka glykyrrhíza de γλυκύς (glykys, „dolĉa“) kaj ῥίζα (rhiza, „radiko“). Nome glycyrrhizium (dolĉa radiko) estas la sekigita radiko de la planto.[1]
Glicirizo estas plurjara, herba planto, kiu kreskas de 50 ĝis 100 cm. La planto estas disbranĉigita. La tigo kaj la folitigoj estas ofte harhavaj. La folioj estas nepare kunmetitaj kun 9 ĝis 17 folietoj. La plumaj folietoj estas ovoformaj ĝis elipsaj, ĉ. 2-5 cm longaj kaj 1,5 ĝis 2,5 cm larĝaj. La pintoj havas pikilojn. La malsupra surfaco estas kovrataj de rezinaj glandoj. La stipuloj estas malgrandaj kaj efemeraj.
La bluecaj-violkoloraj kaj blankaj floroj aperas en mallongaj spikoj en la akseloj de la folioj. La floraro estas multe pli mallonga ol la probrakteo. La floroj tipaj kiel la aliaj fabacoj longas 8-12 mm. Ili havas mallongajn tigojn. La kaliko estas mallonge sonorilforma. La petaloj, kiuj formas ŝipeton, ne estas kunkreskintaj. La rektaj guŝoj longas ĝis 3 cm kaj larĝas 4-6 mm. Ili estas kalvaj aŭ dense kovrataj de pikiloj. Estante plene maturaj, ili malfermiĝas kaj ellasas 2-5 semojn. La radikoj estas rikoltataj en aŭtuno. La planto floras en junio ĝis julio, malofte en aŭtuno.
La kromosomonombro estas 2n = 16.
Vera glicirizo hejmiĝas en la mediteranea regiono kaj en okcidenta Azio. La planto ne toleras froston kaj preferas plenan sunon. La grundo estu humoriĉa kaj por la akvo tralasebla.
Vera glicirizo enhavas glicirizinon, miksaĵo el saloj de kalio kaj kalcio de la glicirizina acido. Vera glicirizo enhavas iun glikozidon, kiu donas la guston de lakrico, havas la 50-oblan dolĉecon de kansukero. Per apartigo de diglukuronido ekestas el glikocirizino la ie 18β-gliciretoma acido, kiu mem ne plu estas dolĉa. Krome enestas malmulte da diversaj titerpensaponinoj kiel 24-hidroksiglicirizino, hidroksiglicirizino kaj sojasaponino I kaj II. Apud pluraj glikosidoj (glabarina acido, oleanolacido) la planto enhavas pli ol 40 identigeblajn flavonoidojn.
La radikoj de la vera glicirizo efikas pro la sapeninoj, antaŭ ĉio pro glicerizina acido, ekspektorige (tuskraĉe), sekretolite kaj sekretomotore. La ekstrakto de la planto ankaŭ havas antibakterian kaj antimikotan efikon. Oni uzas ĝin tial kontraŭ tusado, bronĥa kataro kaj aliaj malsanoj de la superaj spirvojoj.
La planto efikas ankaŭ ĉe gastrito kaj stomakaj ulceroj.
La radika ekstrakto respektive la dikiĝita suko de la radikoj estas uzata por fari lakricon. Lakrico estas dolĉaĵo kiu estas konsumata en formo de dolĉa kaj sala lakricoj. Lakrico ankaŭ povas esti en multaj aliaj produktoj, ekzemple trinkaĵoj.
La klasika kulturregiono estas la Mezoriento.
En Mezeŭropo la vera glicirizo estis iam kultivataj. Nur en Bamberg ĝi estas ankoraŭ nun kultivata de la „Bamberger Süßholz-Gesellschaft“ (glicirizo socio de Bamberg).[2]
Vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra) estas plantospecio el la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). La plej konata estas la vera glicirizo el kiu estas produktata lakrico el la radiko. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel tedrogo.