dcsimg

Mureno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Murenoj estas serpentformaj senskvamaj fiŝoj kiuj konsistigas la familion Muraenidae (murenedoj), de la ordo Anguilliformes (Angilformaj). Ekzistas ĉ. 200 specioj en 15 genroj.

Murenoj loĝas rokajn kavaĵojn kaj gvate ĉasas aliajn bestojn per tre fajna flarsenso. Ili ne havas skvamojn kaj la haŭto, kiu kutime suhavas malsimplajn kamuflajn padronojn, eligas protektan mukon. Tiu, ĉe kelkaj specioj, enhavas toksajn substancojn. Plej multaj specioj havas nek skapolajn nek pelvajn naĝilojn. La plej grandaj murenoj atingas longon de kvar metroj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO