dcsimg

Malheldorsa buteo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Malheldorsa buteo (Leucopternis polionotus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj.

Distribuado

Ĝi troviĝas en marborda orienta Brazilo, nordoriento de Argentino, Paragvajo, kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi iĝis rara pro habitatoperdo. La Malheldorsa buteo loĝas en kaj unuarangaj kaj duarangaj arbaroj, sed estas kelkaj vidaĵoj de indivíduoj en arbaroj ege ŝanĝitaj kaj plantejoj. Ili kutimas ŝvebi malalte super la arbaroj.

Karakteroj

La Malheldorsa buteo estas 48 al 53 cm longa, kun dorso kaj flugiloj cindrece malhelgrizaj, preskaŭ nigraj, kaj nur kelkaj flugilkovriloj kun blankaj bordoj. El tiuj malhelgrizaj supraj partoj devenas la komuna nomo kaj ankaŭ la latina scienca nomo polionotuspolionota, kio rekte tradukeblus al “grizdorsa”, sed tiu elekto enkondukus al konfuzo kun la Grizdorsa buteo. La kapo, nuko kaj subaj partoj estas purblankaj, kaj la mallonga vosto estas nigra el bazo al mezo, blanka en la resto.

Nematuruloj estas striecaj en kapo kaj kolo.

Temas pri specio de stara sinteno.

La voĉo estas serio de fajnaj fajfoj “bibibi…bibibi…”.

Manĝo

Pri ties dieto Martuscelli (1996) parolas ĉefe pri predataj birdoj nome Blankakola turdo (Turdus albicollis), Ruĝvosta papago (Amazona brasiliensis) kaj Sciurkukolo (Piaya cayana). Ili kaptas ankaŭ reptiliojn kaj malgrandajn mamulojn (roduloj).

Reproduktado

La Malheldorsa buteo konstruas neston el sekaj bastoneteroj en arboj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Malheldorsa buteo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Malheldorsa buteo (Leucopternis polionotus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj foje kun grizaj partoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO