dcsimg
Image of Korean Fir
Creatures » » Plants » » Gymnosperms » » Pines »

Korean Fir

Abies koreana E. H. Wilson

Korea abio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Korea abio (Abies koreana) estas daŭre verda pinglarbo kiu apartenas al la pinofamilio. Ĝi estas malrapide kreskanta arbo kiu estas plantata en ornamĝardenoj kaj estas kultivata kiel kristnaskarbo. La pingloj ne defalas de sege tranĉita arbo.

La arbo nature troviĝas en la montoj de la ekstrema sudo de Koreio kaj tie fariĝas 6 ĝis 16 m alta. En Eŭropo la arbo ne fariĝas pli alta ol 3 ĝis 4 m kaj tiam estas 2,5 m larĝa. La glata arboŝelo estas grizbruna kaj kovrita per rezinveziketoj.

La branĉojn abunde kovras molaj, suprenstarantaj, je la supra flanko brilantaj pingloj. La 1,2 ĝis 2,5 cm longaj, plataj, ĉe la pinto plilarĝiĝintaj pingloj estas malhel- ĝis grizverdaj. Sur la suba flanko estas la stomoj aranĝitaj en du tre larĝaj arĝentblankaj laŭlongaj strioj, apartigitaj de la mallarĝa meznervuro. La pinto de la pinglo estas malakra kaj noĉhava.

La arbo jam de junaĝo formas multajn konusojn longajn de 5 ĝis 7,5 cm, kiuj staras en grandaj grupoj sur la branĉoj. Pro tio la arbo havas gravan ornamvaloron. La junaj konusoj havas arĝentbluan koloron. La maturaj konusoj havas brunan koloron kaj disfalas. Nur la akso restas sur la branĉo. La semoj estas maturaj en aŭtuno.

Abies koreana.jpg
 src=
suba flanko de la pingloj
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO