La Sitka-piceo (Picea sitchensis), estas nearktisa ĉiamverda konifero kiu altas ĝis 50–70 metrojn, eksterordinare ĝis 100 metrojn, kaj kiu havas diametron ĝis 5 metrojn, eksterordinare ĝis 6–7 metrojn. Ĝi estas nete la plej volumena picea specio; la kvara plej volumena konifero en la mondo (post sekvojadendro, sekvojo kaj giganta tujo); kaj la tria plej alta konifero (post sekvojo kaj marborda duglaso). La specionomo devenas de alaska urbo, Sitka.
La arboŝelo estas maldika kaj skvama, deskvamiganta en etajn rondajn lamenojn kun diametroj inter 5–20 cm. La arbokrono estas larĝe konusa ĉe junaj arboj; pli maljunaj arboj povas esti senbranĉaj je la plej malaltaj 30–40 m. La ŝosoj estas tre pale flav-brunaj, preskaŭ blankaj, kaj senharaj sed kun elstarantaj pulvinoj. La folioj estas rigidaj, akraj kaj pinglecaj, 15–25 mm longaj, platigitaj transverse, malhele glaŭke blu-verdaj supre kun du aŭ tri maldikaj linioj de stomoj, kaj blu-blankaj malsupre kun du densaj strioj de stomoj. La strobiloj estas pendantaj, svelte cilindraj, 6–10 cm longaj [1] kaj 2 cm larĝaj kiam fermitaj, malfermiĝante ĝis larĝeco de 3 cm. Ili havas maldikajn, fleksiĝemajn skvamojn kiuj longas 15-20 mm; la brakteoj ĵus super la skvamoj estas la plej longaj kompare kun tiuj de iu ajn alia piceo, okaze ĵus elstarantaj kaj videblaj ĉe la fermitaj strobiloj. Ili estas verdaj aŭ ruĝecaj, maturante pale brunaj 5–7 monatoj post polenado. La semoj estas nigraj, 3 mm longaj, kun svelta, 7–9 mm longa bruna flugilo.
Pli ol jarcento de arbarekspluatado postrestigis nur parteton de la picearo. La plej grandaj arboj estis hakitaj longdaŭre antaŭ ol eblis mezurofarado. Arboj kiuj altas pli ol 90 m ankoraŭ videblas en Nacia Park-Rezervejo de la Pacifika Marbordo kaj Provincia Parko Karmanah-Ŭalbran en Vankuvera Insulo, Brita Kolumbio (la Karmanah-Giganto, kun 96 metrojn estas la plej alta arbo en Kanado), kaj en Olimpia Nacia Parko (Vaŝingtonio) kaj Sekojara Ŝtata Parko Prairie Creek ( Kalifornio ); du en tiu ĉi loko altas ĵus pli ol 96 metrojn. La Kvits-Piceo estas la plej volumena en la mondo kun trunka volumeno de 337 m³, alteco de 75,6 m kaj diametro de 455 cm je brust-alto. Ĝi situas apud Kvits-Rivero en Olimpia Nacia Parko, proksimume 26 kilometrojn ekde Pacifika Oceano.
La Sitka-piceo estas longdaŭre vivanta arbo, kun individuoj kiuj estas pli aĝaj ol 700 jarojn. Ĉar ĝi rapide kreskas sub favoraj cirkonstancoj, granda dimensio nenecese indikas eksterordinaran aĝon. La Kvits-Piceo laŭtakse aĝas nur 350 ĝis 450 jarojn, sed jare ĝi havas alkreskon de pli ol ligna kubmetro [2].
DNA-analizoj[3][4] montris ke nur Bruŭer-piceo ( Picea breweriana ) havas pli bazan pozicion ol Sitka-piceo. La aliaj tridek tri piceospecioj estas pli derivataj kiu sugestas ke la genro originas de Nordameriko.
La Sitka-piceo estas hejma ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko, kun sia nordokcidenta limo sur Insulo Kodiak, Alasko, kaj sia sudorienta limo apud Fort Bragg en norda Kalifornio [5]. Ĝi estas intense asociata kun la mezvarmaj pluvarbaroj kaj troviĝas distance de kelkaj kilometroj ekde la marbordo en la suda parto de sia arealo. Norde de Oregono, ĝia arealo etendiĝas landinternen laŭlonge de ĉeriveraj marĉoj, sed nenie ĝia arealo etendiĝas pli da 80 kilometrojn ekde la Pacifika Oceano kaj ties golfetoj.
La Sitka-piceo ege gravas en forstumado por konstruligno kaj papero-produktado. Ekster sia natura arealo, ĝi estas speciale aprezita por sia rapida alkresko sur malriĉaj grundoj kaj elmetitaj ejoj kie malmulte da aliaj arboj sukcese kapablas vegeti; en optimumaj cirkonstancoj junaj arboj povas alkreski 1,5 metrojn jare. Ĝi estas enmetita en iuj partoj de Irlando kaj Britujo kie ĝi estis enkondukita en 1831 [6] kaj Nov-Zelando, kvankam ne tiel grandskale por esti konsiderata kiel invada specio. Sitka-piceo ankaŭ estas grandskale kultivita en Danujo, Norvegujo kaj Islando[7][8]. En Norvegujo, Sitka-piceo estis enkondukita je la komenco de la 1900-aj jaroj. Taksita areo de 50 000 hektaroj estis plantitaj en tiu lando, ĉefe laŭlonge de la marbordo ekde Vest-Agder en la sudo ĝis Troms en la nordo. Sitka-piceo estas pli tolerema por vento kaj sala oceana aero, kaj pli rapide alkreskas ol la indiĝena ordinara piceo[9]. Sitka-piceo estas vaste uzata por fabrikado de pianoj, harpoj, violonoj, kaj gitaroj, ĉar sia alta forteco-pezo proporcio kaj regulaj, sennodaj jarringoj faras la lignon bonegan kondukilon de sono. Por tiuj kialoj, la ligno ankaŭ estas grava substanco por mastoj de velŝipoj, por flugiloj de flugmaŝinoj, kaj nazokonusoj de Trident-Raketoj [10].
La Flyer 1 de la Fratoj Wright estis konstruita kun Sitka-piceo, kiel multaj aŭ plimultaj flugmaŝinoj antaŭ la Dua mondmilito; dum tiu ĉi milito, aviadiloj kiel la britaj Mosquito uzis ĝin kiel anstataŭaĵon de la strategia grava aluminio.
Novaj kreskopintoj de Sitka-piceo estas uzataj por aromigi piceo-bieron kaj estas boligitaj por fari siropon.
La radikoŝelo de Sitka-piceo estis uzata dum la farado de korboplektaĵoj de la alaskaj indiĝenaj popoloj.
Unika specimeno kun orkolora foliaro kiu estis vegetanta sur Kvinĉarlot-Insularo, sciata kiel Kiidk’jas, estis sankta por la Ĥajda-indianoj. Ĝ estis neleĝe faligita, kvankam nuntempe arbidoj kultivitaj el stikaĵoj estas troveblaj apud la origina kreskadloko.
La Sitka-piceo (Picea sitchensis), estas nearktisa ĉiamverda konifero kiu altas ĝis 50–70 metrojn, eksterordinare ĝis 100 metrojn, kaj kiu havas diametron ĝis 5 metrojn, eksterordinare ĝis 6–7 metrojn. Ĝi estas nete la plej volumena picea specio; la kvara plej volumena konifero en la mondo (post sekvojadendro, sekvojo kaj giganta tujo); kaj la tria plej alta konifero (post sekvojo kaj marborda duglaso). La specionomo devenas de alaska urbo, Sitka.