dcsimg

Festuko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Festuko[1] (latine Festuca) estas vegetala genro el Pooideae. La specioj estas plurjaraj herboj kun plataj aŭ enenvolviĝintaj folioj.

Priskribo

Festukoj havas florarojn kiel paniklojn, esceptokaze la paniklo estas spikoforma. Pluraj specioj prezentas paniklojn kun kun ĝemelaj neegalaj branĉetoj. La spiketo enhavas plurajn florojn. Glumoj estas pli mallongaj ol la spiketo. La fina floro estas sterila. La aliaj floroj estas duseksaj kun 3 stamenoj, 2 lodikloj kaj unu ovario kun du finaj plumaj stigmoj (ĉe la bromusoj, la stigmoj estas subfinaj). La glumoj estas karenaj. La eksteraj glumoj estas pli mallongaj ol la internaj. La eksteraj paleoj havas rondigan dorson (ĉe la pooj, la dorso esta karena). Kiam la eksteraj paleoj havas aristojn, ili situas fine aŭ malofte subfine. La festukoj havas membranajn ligulojn kelkfoje ege malvastajn. Kelkaj specioj havas ankaŭ Aŭriklojn. La semo enhavas bastoneton.

Uzo

Festukoj estas uzataj kiel furaĝo (ekzemple Festuca rubra) aŭ por herbotapiŝo (ekzemple Festuca rubra).

Ĉefaj specioj

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Festuko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Festuko (latine Festuca) estas vegetala genro el Pooideae. La specioj estas plurjaraj herboj kun plataj aŭ enenvolviĝintaj folioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO