dcsimg

Pinaloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La pinaloj (latine Pinales) estas konifera ordo el gimnospermoj. Tiu ordo entenas 3 familiojn, 18 genrojn kaj preskaŭ 300 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas pino[3].

La distingiga trajto estas la reprodukta strukturo konata kiel strobilo; ĝin produktas ĉiuj pinaloj. En la ordo estas ĉiuj vivantaj koniferoj, kiel la cedro, pino, piceo, abio, lariko, sekvojo, cipreso, junipero, kaj taksuso. Iuj fosiliaj koniferoj tamen apartenas al aliaj ordoj en la divizio de la pinofitoj.

Pasintece oni donis al la taksusoj apartan ordon (ordo Taksales), sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke la taksusoj estas monofilumaj kun la aliaj koniferoj, kaj oni sekve nun metas ilin inter la pinaloj.

Taksonomio

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (1 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Vidu ankaŭ

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Pinaloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La pinaloj (latine Pinales) estas konifera ordo el gimnospermoj. Tiu ordo entenas 3 familiojn, 18 genrojn kaj preskaŭ 300 speciojn. Ĝia tipa genro estas pino.