La denstetiacoj[3] (latine Dennstaedtiaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 220 speciojn[4]. Ĝia tipa genro estas denstetio[3].
La sola eŭropa reprezentanto estas Pteridium aquilinum.
La specioj de la genro pteridio[5] (Pteridium) kreskas sur la tero, kelkfoje kiel grimpanto. La rizomoj estas longaj kaj havas harojn. La folitigoj ofte havas burĝonojn. La foliplato (frondo) estas plej ofte grandaj, dufoje, aŭ trifoje palmataj. Ĝi havas harojn.
La soroj staras ĉe aŭ proksime al la rando en unu linio aŭ interrompitaj. La induzioj estas liniiloformaj aŭ bovloformaj kaj ili sidas same rande.
La gametofitoj estas verdaj kaj korformaj.
La kromosoma baza nombro estas x = 26, 29, 30, 31, 33, 34, 38, 46, 47 aŭ 48.
La familio estas disvastigita en la tropikoj de la tuta terglobo; la Pteridium estas kosmopolite disvastigita.
1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (7 apr. 2020)[4],[2], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
2/ Laŭ Smith et al. (2006) la genroj de kelkaj memstaraj familioj apartenas al la familio Denstetiacoj. Ekzemple la familioj Hipolepidacoj, Monaĥosoracoj kaj Pteridacoj. La nuna familio estas monofiletika.
La familio nun havas ĉirkaŭ 11 genrojn kun ĉirkaŭ 170 specioj.
La denstetiacoj (latine Dennstaedtiaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 220 speciojn. Ĝia tipa genro estas denstetio.
La sola eŭropa reprezentanto estas Pteridium aquilinum.