La Salvina albatroso, aŭ Salvina talasarko, Thalassarche salvini, estas granda marbirdo kun teritorio tra la Suda Oceano. Ĝi estas mezgranda talasarko de familio de albatrosoj, kaj dumlonge konsiderita subspecio de la Singarda albatroso. Ĝi estas mezgranda blankanigra albatroso.
Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]
Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]
La Salvina albatroso kun la Blankakrona, la Singarda, kaj la Ĉathama albatrosoj , estis ĉiuj konsideritaj sama specio ĝis libro de 1998 fare de Robertson kaj Nunn.[4] Aliaj fakuloj sekvis, kun BirdLife International en 2000,[5] Brooke en 2004,[6] ACAP en 2006,[7] kaj la SACC en 2008.[8][9][10] Kvankam, kelkaj kiel James Clements (ĝis sia morto), ne interkonsentis, kaj ankaŭ ne la Universitato Cornell (respondeca pri lia libro).[11] Molekulaj analizoj montris, ke ĝi kaj la proksime rilata Ĉathama albatroso (ankaŭ konsiderita subspecio de la Singarda albatroso) estas fakte frataj taksonoj unu de la alia, kaj pli malproksime rilataj al la Singarda.
Tiu specio ricevis sian nomon de Lionel Walter Rothschild laŭ la elstara angla ornitologo Osbert Salvin.
La Salvina albatroso estas ĉirkaŭ 90 cm longa kaj kun enverguro de 2.56 m. Ĝi pezas 3.3-4.9 kg kaj estas kun la Singarda albatroso, la plej granda el la "talasarkoj" aŭ malgrandaj albatrosoj.[12] Plenkreskulo havas arĝentogrizan kronon. Ties vizaĝo, supra gorĝo, kaj supra dorso estas grizaj, kaj ties suba dorso, supraflugiloj kaj vosto estas griznigraj. Ĝi havas blankajn pugon kaj subajn partojn kun nigra kadromarko en subflugiloj kaj nigraj antaŭaj kaj malantaŭaj bordoj en flugiloj kaj nigraj flugilpintoj. Ties beko estas palgrizverdeca kun helflava supra bordo, kaj brilflava pinto en la supra makzelo, kaj malhela punkto en la pinto de la suba makzelo. La junuloj havas pli etendajn grizajn areojn kaj bluec-grizan bekon kun nigraj pintoj en ambaŭ makzeloj.[5] Ĝi povas esti distingata el la Ĉathama albatroso pro sia plia grando kaj griza beko, kaj el la Singarda albatroso pro la pli griza kapo. Tiaj diferencoj povas esti malfacile kontroleblaj mare, tamen, kaj tii povas klarigi la subreprezentadon de tiu specio en ĉemaraj kalkuloj.
La Salvina albatroso manĝas ĉefe fiŝojn kaj cefalopodojn.[13]
Ili reproduktiĝas ĉefe sur malgrandaj rokaj insuloj kun malmulte da vegetaĵaro,[14] kaj la nesto estas pedestala kaj farita el koto, plumoj kaj birdostoj.[15] La ino demetas ununuran ovon en septembro, kaj la kovado fare de ambaŭ gepatroj daŭras ĝis komenco de novembro. La elnestiĝo okaxas post ĉirkaŭ 4 monatoj.
Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[5] Loko Populacio Dato Tendenco Buntio 30,750 paroj 1998 Eble malpliiĝanta Okcidenta Ĉeno, Snares < 650 paroj 1984 La Piramido, Ĉathamoj 2 paroj 2006 Forty-Fours 1+ paroj 2007 Pingven-Insulo, Krozetoj 1—4 paroj 2002 Totalo 62,000 1998 Eble malpliiĝantaLa Salvina albatroso reproduktiĝas kolonie sur tri disaj insularoj en la Suda Oceano, sur Pingven-Insulo en la Krozetoj en la Hinda Oceano[6][16] en Baŭnti-Insularo kaj Snares sude de Novzelando, La Piramido, kaj Forty-Fours.[14][17][18] Ĉemare ili havas teritoriojn el Sudafriko tra Aŭstralio kaj tiom for oriente kiom ĝis la marbordoj de Sudameriko. En aprilo 2011, oni faris kelkajn fotojn de Salvina aŭ de Ĉathama albatroso je ĉirkaŭ. 800 mejlojn norde de Havajo.
La IUCN klasigas tiun specion kiel Vundebla[19] kaj multhokadaj fiŝkaptejoj kaj trenretoj kiel kulpaj de malgrandaj kvantoj de mortoj, kvankam trenretoj estas kulpaj de pli ol duono de la mortigoj.[20] La tutmonda populacio estas nune ĉirkaŭkalkulita je 61,500 birdoj en 1998,[21][22] kio sugestas malpliiĝon en la specio laŭ pli komencaj studoj (kvankam diferencoj en la metodoj malfaciligas rektajn komparojn). Estis 30,750 paroj en 1998 en Buntio, kompare kun 76,000 paroj en 1978.[15] Estis 650 paroj en la Snares, kaj kvar paroj estis registritaj en Pingven-Insulo en la Krozetoj.[6][16] Oni observis izolajn idojn en La Piramido kaj Forty-Fours en 2007.[23]
Birdoringado[14] kaj studoj[17] estas survoje, kaj ĉiu insuloj escepte ĉe La Piramido, kaj Forty-Fours, kiuj estas privataj posedoj, estas naturaj rezervejoj. En 1998, Snares kaj Buntio estis deklaritaj Mondheredaj Lokoj, kaj en 2006, la Pacifikfiŝkaptada Komitato adoptis decidojn por postuli eviton de birda aldona kaptado sude de 30° S.[5]
La Salvina albatroso, aŭ Salvina talasarko, Thalassarche salvini, estas granda marbirdo kun teritorio tra la Suda Oceano. Ĝi estas mezgranda talasarko de familio de albatrosoj, kaj dumlonge konsiderita subspecio de la Singarda albatroso. Ĝi estas mezgranda blankanigra albatroso.