dcsimg

Gralinedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Gralinedoj (Grallinidae) estas familio en la ordo de la paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun du specioj.

Disvastiĝo kaj habitato

Gralinoj loĝas en Aŭstralio. Ili estas tre adaptiĝkapablaj, sed preferas vastan ebenan molan teritorion. Kiel kultursekvantoj ili profitas kaj de la senarbarigo kaj de la utiligo de dezertaj regionoj helpe de arteza akvo.

Aspekto kaj vivmaniero

Ili grandas je 26 ĝis 30 cm. Unuope aŭ pare ili sidas sur telefondratoj aŭ serĉas piede sian nutraĵon: ĉiuspecajn etajn bestojn. La paroj kutime restas kunaj por ĉiam, kune defendas sian teritorion kaj kune prizorgas la idojn.

Gralinoj kapablas kanti duope: Ĉiu partnero kantas ĉiun sekundon unu sonon, sed unu ekkantas pli malfrue ol la alia tiel, ke oni apenaŭ povas distingi, ĉu kantas du aŭ nur unu.

Genro kaj specioj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Gralinedoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Gralinedoj (Grallinidae) estas familio en la ordo de la paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun du specioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO