dcsimg

Bigarado ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Bigaradoamara oranĝo estas planto el la genro citruso (Citrus) el Rutacoj. Ĝia kompleta botanika nomo estas hodiaŭ Citrus × aurantium L. . Citrus × aurantium estas hibrido inter pampelmuso (Citrus maxima) kaj mandarino (Citrus reticulata),[1] Verŝajne ĝi ekestis en suda Ĉinio. Variaĵo estas la Daidajo.

La frukto similas al oranĝo, sed estas amara kaj pli malgranda. La nomo “amara oranĝo” estas uzata ankaŭ por Poncirus trifoliata, la „trifolia oranĝarbo“.

Priskribo

Bigarado estas ĝis 10 m alta ĉiamverda arbo kun ronda krono. La branĉoj havas en la foliakseloj dornojn, kiuj estas maldikaj kaj mallongaj. Ili povas esti ĝis 10 cm longaj ĉe junaj, rapide kreskantaj branĉoj.

La ovalaj folioj havas mildan, tamen iom oblongan finon. La bazo estas rondigita ĝis kojnforma. La folitigo longas 2 ĝis 3 cm kaj estas korforme plilarĝigita. La folioj havas oleglandojn, la odoro de la oleo (Petitgrain) estas agrabla.

La blankaj floroj odoras forte. kvin ĝis dekdu procentoj de la floroj havas nur stamenojn, sed ne gineceo.

La fruktoj estas rondecaj kaj brilas en matura stato oranĝkolore. La fruktŝelo estas pli dika kaj malpli glata ol tiu de oranĝo. La ekstera flava parto de la ŝelo estas facile forigebla. La interno de la frukto konsistas el 10 ĝis 12 segmentoj. Multaj varioj enhavas multnombrajn semojn. La fruktkarno estas acida, la blanka tavolo sub la ŝelo, mezokarpo, kaj la haŭtoj inter la segmentoj gustas amare. La centra akso de la matura frukto estas kava. Rikolttempo ĉe la Mediteraneo estas januaro ĝis februaro.

Utiligado

La ekstera fruktŝelo estas uzata por fari oranĝaton kaj el la tuta frukto estas farata marmelado. Krome ŝelo kaj suko estas uzataj por fari likvoron Curaçao kaj en Italio kaj Malto la bigaradan limonadon Aranciata Amara kaj Kinnie.

La bigarado liveras tri gravajn odoraĵojn por fari parfumon:

Sinefrino estas substanco el bigarado, kiu estas uzata kiel grasoforbruliganco. Hesperidino estas farata el sekigitaj fruktoj.

 src=
la flordrogo Aurantii amari flos

Ĝin oni uzas kiel aldonaĵo por plibonigi la guston kaj odoron de teo [2] .

Nomo

Carl von Linné elektis por bigarado la sciencan nomon Citrus aurantium. Hodiaŭ oni scias, ke temas pri kruciĝo. Tial aldonigas X kiel signo por hibridoj: Citrus × aurantium.

Literaturo

  • W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.) (1967): The Citrus Industry. Bd 1&2. University of California.

Notoj

  1. E. Nicolosi et al. (2004): Citrus phylogeny and genetic origin of important species as investigated by molecular markers. Theoretical and Applied Genetics 100(8):1155-1166.
  2. B. Rahfeld (2009): Mikroskopischer Farbatlas pflanzlicher Drogen; 1. Aufl.; Spektrum Akademischer Verlag Heidelberg, ISBN 978-3-8274-1951-4; S.138; Bezugnahme auf Monographie der Kommission E.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Bigarado: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Bigarado aŭ amara oranĝo estas planto el la genro citruso (Citrus) el Rutacoj. Ĝia kompleta botanika nomo estas hodiaŭ Citrus × aurantium L. . Citrus × aurantium estas hibrido inter pampelmuso (Citrus maxima) kaj mandarino (Citrus reticulata), Verŝajne ĝi ekestis en suda Ĉinio. Variaĵo estas la Daidajo.

La frukto similas al oranĝo, sed estas amara kaj pli malgranda. La nomo “amara oranĝo” estas uzata ankaŭ por Poncirus trifoliata, la „trifolia oranĝarbo“.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Daidajo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Daidajo-arbo

Daidajo[1] (japana: , ; ĉina: ; korea: 광귤, gwanggyul; latina: Citrus aurantium L.), estas azia variaĵo de amara oranĝo. La nomo daidai origine signifis diversaj generacioj kaj alludas al tio, ke la frukto restas sur la arbo dum pluraj jaroj, se ĝi ne estas plukita. La koloro de la frukto refariĝas verda en printempo.

Daidajo devenas el Himalajo. Ĝi distribuiĝis al la valo de la rivero Jangzio kaj pli poste al Japanio.

La frukto estas tre amara kaj kutime ne manĝata, sed la sekigitan ŝelon oni uzas kiel tradician rimedon por digestado.

Referencoj

  1. Nakamura, Tazuo, Enciklopedieto Japana, 1-a eld. Osaka: Eld. Kosmo 1964, 217 p.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Daidajo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src= Daidajo-arbo

Daidajo (japana: , ; ĉina: ; korea: 광귤, gwanggyul; latina: Citrus aurantium L.), estas azia variaĵo de amara oranĝo. La nomo daidai origine signifis diversaj generacioj kaj alludas al tio, ke la frukto restas sur la arbo dum pluraj jaroj, se ĝi ne estas plukita. La koloro de la frukto refariĝas verda en printempo.

Daidajo devenas el Himalajo. Ĝi distribuiĝis al la valo de la rivero Jangzio kaj pli poste al Japanio.

La frukto estas tre amara kaj kutime ne manĝata, sed la sekigitan ŝelon oni uzas kiel tradician rimedon por digestado.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Grapfrukto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La grapfruktujoparadiza citruso (Citrus paradisi) estas arbeto de la genro citruso estiĝinta en Antiloj sekve de kompleksa hibridado inter pampelmusujo kaj oranĝujo, nun vaste kultivata en Ameriko, la mediteraneaj regionoj kaj Sud-Afriko por ties frukto, la grapfrukto.[1]

La grapfrukto multe similas al pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) kaj estas duontropika citrusfrukto. La grapfrukto ekestis el kruciĝo de pampelmuso kun oranĝo (Citrus sinensis). La hodiaŭaj grapfruktspecioj pli kaj pli similas al pampelmuso. Kelkaj konataj specioj estas: Duncan, Foster, Thompson, Ruby Red, Marsh.

La grapfruktujo plejofte altas 5 ĝis 6 m, sed kelkfoje povas atingi alton de 15 m. La folioj estas maldikaj kaj malhelverdaj, kaj fariĝas 15 cm longaj. La floroj estas blankaj. La frukto havas flavan ŝelon kaj diametron de 10 ĝis 15 cm. La sarkokarpo estas flava aŭ roza pulpo dividita en segmentoj.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la grapfrukto estis kultivata kiel dekoracia planto. Nur post tio ankaŭ la manĝado de la frukto laŭmodiĝis.

Grapfruktoj havas reciprokan influon je diversaj drogoj kaj bremsas la efikon de kelkaj enzimoj. Ili ankaŭ estas uzataj en sveltiĝaj dietoj, pro la supozo ke ili favoras la metabolon kaj bruligon de grasoj.

Estas danĝere uzi la drogon Terfenadine trinkinte grapfruktan sukon.[mankas fonto]

Historio

Unu praulo de la grapfrukto estis la jamajka dolĉa oranĝo (Citrusa sinensis), antikva hibrido de Azia deveno. La alia estis pampelmuso (C. maxima). Legendo pri la deveno de frukto diras, ke kapitano Shaddock[2] alportis pampelmusajn semojn al Jamajko kaj bredis la unuan frukton.[3] Tamen, ĝi verŝajne devenis kiel natureokazanta hibrida.

Referencoj

  1. PIV2, p. 405-406.
  2. A possible identification with an actual Captain Chaddock who traded in the West Indies in the 17th century, was suggested by J. Kumamoto, R. W. Scora, H. W. Lawton and W. A. Clerx, "Mystery of the forbidden fruit: Historical epilogue on the origin of the grapefruit, Citrus paradisi (Rutaceae)", Economic Botany, 41.1 (January, 1987:97-107).
  3. Grapefruit: a fruit with a bit of a complex in Art Culinaire (Winter, 2007)
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Grapfrukto: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La grapfruktujo aŭ paradiza citruso (Citrus paradisi) estas arbeto de la genro citruso estiĝinta en Antiloj sekve de kompleksa hibridado inter pampelmusujo kaj oranĝujo, nun vaste kultivata en Ameriko, la mediteraneaj regionoj kaj Sud-Afriko por ties frukto, la grapfrukto.

La grapfrukto multe similas al pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) kaj estas duontropika citrusfrukto. La grapfrukto ekestis el kruciĝo de pampelmuso kun oranĝo (Citrus sinensis). La hodiaŭaj grapfruktspecioj pli kaj pli similas al pampelmuso. Kelkaj konataj specioj estas: Duncan, Foster, Thompson, Ruby Red, Marsh.

La grapfruktujo plejofte altas 5 ĝis 6 m, sed kelkfoje povas atingi alton de 15 m. La folioj estas maldikaj kaj malhelverdaj, kaj fariĝas 15 cm longaj. La floroj estas blankaj. La frukto havas flavan ŝelon kaj diametron de 10 ĝis 15 cm. La sarkokarpo estas flava aŭ roza pulpo dividita en segmentoj.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la grapfrukto estis kultivata kiel dekoracia planto. Nur post tio ankaŭ la manĝado de la frukto laŭmodiĝis.

Grapfruktoj havas reciprokan influon je diversaj drogoj kaj bremsas la efikon de kelkaj enzimoj. Ili ankaŭ estas uzataj en sveltiĝaj dietoj, pro la supozo ke ili favoras la metabolon kaj bruligon de grasoj.

Estas danĝere uzi la drogon Terfenadine trinkinte grapfruktan sukon.[mankas fonto]

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Mineolo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
frukto de mineolo
 src=
frukto de mineolo
 src=
senŝeligita mineolo

Minneola estas citrushibrido el grapfrukto 'Duncan' kaj mandarino 'Dancy' kiel gepatroj. Tiuj hibridoj el grapfukto kaj mandarino havas la nomon tangelo. La mineolo estis enkodukita en la jaro 1931 fare de United States Department of Agriculture Horticultural Research Station (“Usona Agrikulura Departemento Hortikultura Esplorstacio”) en Orlando.

Priskribo

La arbo estas alta kompare al aliaj citrusoj. La folioj estas grandaj kun rimarkeble longaj pintoj.

La frukto estas 8 – 10 cm granda. La ŝelo estas glata kun fajnaj cikatroj, malheloranĝkolora. La frukto estas facile senŝeligebla. Interne la frukto havas 10 ĝis 12 segmentoj. La centra akso estas mallarĝa kaj kava. La oranĝkolora karno estas tre suka kaj dolĉa kun amareta acido. Enestas 7 – 12 semoj, kiuj interne estas verdaj.

Mineolo bezonas polonadon, alikaze ĝi produktas nur malmultajn fruktojn. Rikolttempo estas inter decembro kaj februaro.

Fontoj

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Mineolo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src= frukto de mineolo  src= frukto de mineolo  src= senŝeligita mineolo