dcsimg

Ciprinodontedoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ciprinodontedoj estas grupo de malgrandaj rojofiŝoj apartenantaj al dek genroj de la familio Ciprinodontedoj de ostaj fiŝoj. Ĉiuj karakteras ĉar troviĝas en ekstremaj kaj izolataj situacioj, en diversaj partoj de Nordameriko, Sudameriko, kaj Karibio. Je aŭgusto 2006 estis 120 konataj nomitaj specioj, kaj 9 subspecioj.

Spite ties nomo, la Ciprinodontedoj ne estas proksime rilataj al Ciprinedoj, aŭ familio de karpoj. Ili estis iam konsiderataj parencoj de la ezokoj, ĉar ili kunhavas kelkajn karakterojn: ebena kapo kun reenmovebla buso kun dentoj, ĝenerale grandaj skvamoj, kaj foresto de bone disvolvita flanka linio. Tamen, ili estas nune ĝenerale atribuitaj al la ordo Ciprinodontoformaj.

Plej Ciprinodontedoj estas loĝantoj kaj de nesala akvo kaj de saleta akvo en Ameriko; nur kelkaj specioj estas konataj el la Malnova Mondo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO