dcsimg

Kosmoso ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kosmoso (Cosmos bipinnatus sin.: Cosmea bipinnata, Bidens formosa (BONATO) SCH.BIP., Coreopsis formosa BONATO, estas plantspecio de la genro Cosmos en la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi estas konata kiel unujara ornamplanto. Kelkaj kultivaroj taŭgas kiel tranĉfloro.

Priskribo

Vegetativaj karakteristikaĵoj

 src=
fermita burĝono.

Cosmos bipinnatus estas unujaraj plantoj, herbaj plantoj, kiuj atingas altokreskon de ĝis 2 m. La disbranĉita tigo havas fajnajn malfajnajn triĥomon, kelkaj ekzempleroj estas senharaj. La folitigo kaj la foliplato longas 5 ĝis 15 cm, la folio estas duoble ĝis trioble pinata.[1]

Floraroj kaj floroj

 src=
blankaj floroj.

La tre okulfrapa kapitulo havas diametron de plej ofte 5 ĝis 7 (malofte 8) cm. Ĝi enhavas langet- kaj tubetflorojn, kiuj estas ĉirkaŭitaj de brakteoj. la plej eksteraj brakteoj staras ofte okoble kaj estas ovformaj kaj lancet- vostosimilaj, 7 ĝis 15 mm longaj, 3 ĝis 5 (malofte 6) mm larĝaj. La intenaj brakteoj estas ovoformaj lancetformaj kaj 8 ĝis 12 mm longaj. Ili estas travideblaj kun multaj malgrandaj nigraj strioj, krom rando kiu havas flavaj aŭ rozeaj pigmentoj, la pinto havas ciliojn. La paleoj havas or-flavajn, fadenformajn pintojn kaj elrigardas inter la tubetflorojn. La plilarĝa bazo de la paleoj estas travideblaj kaj havas liniojn.

La plej multaj langetfloroj estas rozeaj aŭ blankaj. Ili povas havi ĉe la bazo makulojn el antocianino. La langetoj estas renverse ovformaj kaj longas plej ofte 20 ĝis 35 (16 ĝis 40) mm kaj larĝas 12 ĝis 20 (8 ĝis 25) mm. La pintoj estas obtuzaj kaj havas tri larĝajn, ondajn dentojn. Sube ili estas pli mallarĝaj.

 src=
poleneroj de la kokoso (400x)

En la centro de la kapitulo estas multegaj tubetfloroj, kies kunkreskintaj petaloj estas flavaj kaj sube blankaj. Ili grandas 5 ĝis 6 mm. La stamenoj estas brunec-nigraj kaj ĉ 3 mm longaj, pinte staras triangulaj alkroĉaĵoj. La disbranĉiĝiĝoj de la pistilo estas mallongaj.[1][2]

Fruktoj

La aĥenoj estas nigrecaj kaj glataj aŭ havas mallongajn rigidharojn. La aĥeno longas 5 ĝis 8 mm. La rostrumo estas bone videbla.[1] Papuso mankas aŭ ĝi konsistas nur el du granecaj 1 ĝis 3 mm grandaj rigidharoj.[2]

Kromosomonombro

La kromosomo-nombro estas 2n = 24.[3]

Disvastigo

Cosmos bipinnatus originas el Arizono en Usono trans Meksiko kaj Gvatemalo ĝis Kostariko.[4] En multaj landoj de la mondo ĝi estas invada planto.[2]

Fontoj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Thomas E. Melchert Cosmos bipinnatus. In: Dorothy L. Nash, Louis O. Williams (Hrsg.): Flora of Guatemala. In: Fieldiana:Botany. Volume 24, Teil XII, 1976, S. 230–231.
  2. 2,0 2,1 2,2 Beschreibung in der Flora of North America.
  3. Ŝablono:BibISBN
  4. Kosmoso en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kosmoso: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Kosmoso (Cosmos bipinnatus sin.: Cosmea bipinnata, Bidens formosa (BONATO) SCH.BIP., Coreopsis formosa BONATO, estas plantspecio de la genro Cosmos en la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi estas konata kiel unujara ornamplanto. Kelkaj kultivaroj taŭgas kiel tranĉfloro.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO