dcsimg

Moringo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Ŝablono En ĉi tiu sekcio aŭ paĝo mankas ŝablono. Bonvolu aldoni la ŝablonon, poste forigu ĉi tiun averton.
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Pluraj problemoj}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
 src=
Zigomorfaj floroj de Moringa oleifera

Moringo (Moringa) estas la sola genro de familio moringacoj (Moringaceae) kun 13 specioj. La botanika nomo venas el la barata Malankara- (Malabar-)-regiono uzata nomo por specio Moringa oleifera: „Moringo“.

Priskribo

La plantaj specioj estas falfoliaj, malgrandaj arbustoj aŭ arboj kun sukulentaj, tubero- aŭ rapoformigaj radikoj aŭ „botelarboj“ kun sukulentaj, ŝveliĝintaj (dikiĝintaj) trunkoj. Ili entenas en la sukulentaj partoj sinapolean glikozidon, kiu odoras forte kiel armoracio. La arbustaj formoj havas nur tre malmultajn branĉojn, kiuj resekiĝas dum la seka periodo, sed en humida sezono rapide kreskas el la rezervaj radikoj. La tenilaj folioj turniĝas konforme al la suno kaj estas 2-3-foje kunmetitaj kun plenrandaj, ofte kun etaj folieroj.

La infloreskoj estas panikloj kaj konsistas el multaj floroj. La ambaŭseksaj, kvinnombraj floroj estas zigomorfaj malforte ĝis forte. La kalikoj estas taso- aŭ tuboformaj. La kvin kalikaj folieroj malsamas. La frukto estas kapsulo, la grajnoj entenas 30-50% de oleo.

Moringo estas ekstreme tolera al sekeco kaj ties folioj estas riĉaj je proteinoj, necesaj aminoacidoj. Tiel oni povas la foliojn uzi kiel furaĝon por la bestoj.

La 13 specioj:

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Moringo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Ŝablono En ĉi tiu sekcio aŭ paĝo mankas ŝablono. Bonvolu aldoni la ŝablonon, poste forigu ĉi tiun averton. Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Pluraj problemoj}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.  src= Zigomorfaj floroj de Moringa oleifera  src= Moringa ovalifolia  src= Moringa hildebrandtii

Moringo (Moringa) estas la sola genro de familio moringacoj (Moringaceae) kun 13 specioj. La botanika nomo venas el la barata Malankara- (Malabar-)-regiono uzata nomo por specio Moringa oleifera: „Moringo“.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO