Heksateledoj aŭ Hexathelidae[1] estas la nura familio en la superfamilio Hexatheloidea,[2] kaj unu de du familioj (kune kun Dipluredoj) de araneuloj konataj kiel funel-retaj. Tiu familio estas foje neĝuste referencata (en nekonataj referencoj) kiel la venenaj funel-retaj tarantuloj, pro la inkludo de la Aŭstraliaj funel-retaj araneoj, inklude la Sidneja funel-reta araneo (Atrax robustus). Plej specioj en la familio ne estas danĝeraj por homoj.
Tiuj araneoj estas mez- al grandaj, kun korpolongoj kiuj gamas 1 al 5 cm. La korpo estas tipe tri fojojn pli longa ol ties larĝoe. Ii estas malhelkoloraj, game el nigra al bruna, kun brilaj karapaco kiu kovras la antaŭan parton de la korpo. Kiel la rilataj dipluredaj araneoj, la heksateledoj havas ĝenerale longajn teksilojn; tio pravas ĉefe ĉe la A. robustus. La okuloj de tiuj araneoj estas tre proksimaj unuj de aliaj.
La kategoriigo en subfamilioj sekvas tiun de Raven, 1985.
Heksateledoj aŭ Hexathelidae estas la nura familio en la superfamilio Hexatheloidea, kaj unu de du familioj (kune kun Dipluredoj) de araneuloj konataj kiel funel-retaj. Tiu familio estas foje neĝuste referencata (en nekonataj referencoj) kiel la venenaj funel-retaj tarantuloj, pro la inkludo de la Aŭstraliaj funel-retaj araneoj, inklude la Sidneja funel-reta araneo (Atrax robustus). Plej specioj en la familio ne estas danĝeraj por homoj.