dcsimg

Novzelanda grebo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Novzelanda grebo, aŭ per surloka nomo Ŭeŭeia (Poliocephalus rufopectus) estas birdospecio membro de la familio de greboj kiu estas endemia de Novzelando.

Distribuado

Tiu specio estis iam en la lagoj de la malaltaj teroj de la Suda Insulo,[1] sed suferis gravan rapidan malpliiĝon tie (pro nekonataj tialoj) en la 19a jarcento - la lasta certa reprodukta registro por tiu specio en la Suda Insulo estis en 1941[2]. En la Norda Insulo ĝi troviĝas ĉe la okcidenta marbordo en marbordaj lagoj el la Norda Kabo al Pukekohe kaj el Suda Taranaki al Paraparaumu, en lagoj kaj akvorezervejoj de la centra altebenaĵo, Gisborne, golfo Hawkes kaj Wairarapa.[2]

Aspekto

Ĝi ne multe similas al sia ununura samgenrano, ĉar estas multe pli malhela, nome kun nigrecaj krono kaj dorso kaj pli malhelbrunaj vango kaj kolo (pli ruĝecbruna antaŭe, kio estas tialo por la latina scienca nomo rufopectus, nome kun ruĝecbruna brusto). La helflava okulo ege kontrastas sur tiom malhela plumaro. Ankaŭ la beko estas nigreca,

Kutimaro

Ties dieto konsistas ĉefe el akvaj insektoj kaj ties larvoj, same kiel malgrandaj moluskoj kiaj nesalakvaj helikoj.[1] Foje ili manĝas ankaŭ pli grandajn predojn kiaj fiŝoj kaj nesalakvaj kraboj.[2]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Andrew Crowe, "Which New Zealand Bird?", Penguin, 2001
  2. 2,0 2,1 2,2 Barrie Heather kaj Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand (reviziita eldono)", Viking, 2005

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Novzelanda grebo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Novzelanda grebo, aŭ per surloka nomo Ŭeŭeia (Poliocephalus rufopectus) estas birdospecio membro de la familio de greboj kiu estas endemia de Novzelando.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO