dcsimg

Ligustro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ligustro (latine: Ligustrum) estas genro el Oleacoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn de arbedoj. La tipa specio estas Ligustrum vulgare.

Ligustroj estas arbustoj aŭ malgrandaj arboj falfoliaj aŭ havantaj foliaron pli-malpli daŭran. La specioj originas preskaŭ eksluzive en la Malnova Mondo: plej multaj indiĝenas en Orienta Azio, dum kelkaj havas sian originon en Eŭropo, Afriko kaj Aŭstralazio. Nur ligustro ordinara (Ligustrum vulgare) estas indiĝena en Eŭropo. Iuj specioj, plejparte originaj el Japanio kaj Ĉinio, estas uzataj en hortikulturo kiel ornamaj plantoj kaj por krei heĝojn.

En iuj partoj de la mondo kie ili ne estas indiĝenaj, specioj de ligustro iĝis invadaj vepraĵoj, forigante la indiĝenajn speciojn el naturaj areoj. Tio estas aparta problemo en Nordameriko, kie ne ekzistas indiĝenaj specioj ligustraj.[1]

Specioj

Laŭ The Plant List:

Notoj

  1. Swearingen, J., K. Reshetiloff, B. Slattery, y S. Zwicker (2002). «Privets» Plant Invaders of Mid-Atlantic Natural Areas.Alirita 2018-06-15.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ligustro: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ligustro (latine: Ligustrum) estas genro el Oleacoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn de arbedoj. La tipa specio estas Ligustrum vulgare.

Ligustroj estas arbustoj aŭ malgrandaj arboj falfoliaj aŭ havantaj foliaron pli-malpli daŭran. La specioj originas preskaŭ eksluzive en la Malnova Mondo: plej multaj indiĝenas en Orienta Azio, dum kelkaj havas sian originon en Eŭropo, Afriko kaj Aŭstralazio. Nur ligustro ordinara (Ligustrum vulgare) estas indiĝena en Eŭropo. Iuj specioj, plejparte originaj el Japanio kaj Ĉinio, estas uzataj en hortikulturo kiel ornamaj plantoj kaj por krei heĝojn.

En iuj partoj de la mondo kie ili ne estas indiĝenaj, specioj de ligustro iĝis invadaj vepraĵoj, forigante la indiĝenajn speciojn el naturaj areoj. Tio estas aparta problemo en Nordameriko, kie ne ekzistas indiĝenaj specioj ligustraj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO