dcsimg

Azolo (planto) ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Azolo[2] (science: Azolla) estas genro, kiu apartenas al familio de Salviniaceae. Pli frue ĝi estis klasifikita al la familio Azollaceae. La genro konsistas el sep specioj, kiuj indiĝenas en la tropikoj.

Azoloj grandas de 0,5 ĝis 15 cm, ŝvebas sur la akvosurfaco. Ili disvastiĝas per stolonoj kaj povas traplekti grandaree al la akvosurfacon. Iliaj radikaj haroj pendas kelkajn centimetrojn suben, sed ne enradikiĝas en la grundo. Pro tio, azoloj vivas nur en konstantaj aŭ malrapide fluantaj akvujo.

La azoloj havas nitrogenfiksajn cianobakteriojn (Anabaena azollae, Nostoc azollae) en siaj folikavoj. Tiu ĉi simbiozo estas eluzata en la rizokultivado: azolo kunvivas sur la rizokampoj kaj aldonas post ties kompoŝtado al prizorgo kun nitrogeno.

Krom tio la densa kreskoplektaĵo de azolo malhelpas la evoluon de multaj kuloformaj specoj, kiu estas avantaĝo en tiuj regionoj, kie okazas malario.

Azoloj estas uzataj ankaŭ kiel ornamplantoj en ĝardenaj lagetoj aŭ akvarioj kaj disvastiĝis tiel en multaj partoj de la mondo.

Parte, ĝi evoluas al "trudherbo", tiam kurkulio Stenopelmus rufinasus estas sukcese aplikata por biologia kontrolo.

Specioj

 src=
malgranda algofiliko (A. caroliniana) formas dikan tapiŝon sur akvosurfaco.

Al genro azolo apartenas sekvaj specioj:

Aziaj specioj

  • Azolla japonica Franch. & Sav.
  • Azolla filiculoides Lam.
  • Azolla pinnata R. Br. (devenas el Afriko)

Afrika specio

  • Azolla nilotica Decne. ex Mett.

Amerikaj specioj

  • Azolla caroliniana Willd.
  • Azolla mexicana Presl
  • Azolla microphylla Kaulf.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Azolo (planto): Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Azolo (science: Azolla) estas genro, kiu apartenas al familio de Salviniaceae. Pli frue ĝi estis klasifikita al la familio Azollaceae. La genro konsistas el sep specioj, kiuj indiĝenas en la tropikoj.