La Akcipitroformaj estas ordo kiu estis proponita por inkludi plej el la dumtagaj rabobirdoj: nome akcipitroj, agloj, vulturoj, kaj multaj aliaj, ĉirkaŭ 225 specioj entute. Dumlonge, majoritato de la rigardoj inkludis ilin kun la falkoj en la Falkoformaj, sed kelkaj fakuloj agnoskis separatajn Akcipitroformajn.[1][2][3][4] Ĵusa studo pere de DNA indikis, ke falkoj estas ne tiom proksime rilataj al Akcipitroformaj, kaj anstataŭe rilatas al psitakoj kaj al paserinoj.[5] Ekde tiam la disigo (sed ne la lokigo de falkoj ĉe psitakoj aŭ paserinoj) estis adoptita de la American Ornithologists' Union ĉe sia Sudamerika Klasiga Komitato (SACC),[6] sia Nordamerika Klasiga Komitato (NACC),[7] kaj la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK).[8]
La DNA-bazita propono kaj la klasigoj fare de la NACC kaj de IOK inkludas la Novmondajn vulturojn en la Akcipitroformaj,[9][10] nome alproksimiĝo sekvata en tiu artikolo. La SACC klasigas la Katartedojn kiel separata ordo.[11] La lokigo de la Katartedoj estis neklara ekde komenco de la 1990-aj jaroj.
Falkoj malkiel aliaj rabobirdoj neniam konstruas nestojn ili mem.[12] Ili simple uzas malnovajn birdonestojn anstataŭe, aŭ demetas siajn ovojn ĉe klifo aŭ konstruaĵo sen preparado. Falkoj ankaŭ havas elstaraĵon ĉe sia beko (foje menciata kiel "dento"), kiu forestas ĉe aliaj rabobirdoj.
Akcipitroformaj estas konataj el meza Eoceno (la ebla baza genro Masillaraptor el Messel Pit)[13] kaj tipe havas akrahoka beko kun vaksaĵo (milda) ĉe la proksimodorsa surfaco, kio estas hejmo de la naztruoj. Ties flugiloj estas longaj kaj tre larĝaj, taŭgaj por ŝvebada flugmaniero, kun eksteraj 4–6 unuarangaj marĝenaj.
Akcipitroformaj havas fortajn kruroj kaj piedojn kun rabobirdaj ungoj kaj mala malantaŭa krifo. Preskaŭ ĉiuj Akcipitroformaj estas karnovoruloj, kaj ĉasas per vidado dumtage aŭ krepuske. Ili estas escepe longvivaj, kaj plej havas malaltajn reproduktajn indicojn.
Junuloj havas longan, tre rapide kreskan etapon, sekvate de 3–8 semajoj de nestozorgado post la unua flugo, kaj 1 al 3 jaroj por atingi seksan maturecon. Ambaŭ seksoj havas rimarkinde diferencajn grandojn kaj foje ino estas pli ol duoble fortika ol sia partnero. Tiu seksa dimorfismo estas foje plej ekstrema ĉe specializitaj birdomanĝantoj, kiaj la akcipitroj de la genro Accipiter, kaj estas preskaŭ foresta inter vulturoj. Monogamio estas ĝenerala regulo, kvankam oni elektas alternativan partneron ofte se la antaŭa mortiĝas.
La Akcipitroformaj estas inter la plej diversaj ordoj laŭ grando, el malgandaj akcipitroj al la plej grandaj Katartedoj, kaj la plej granda Anda kondoro (eble la plej granda fluganta vivanta birdo) se la Katartedoj estas inkluditaj en la ordo.
La Akcipitroformaj estas ordo kiu estis proponita por inkludi plej el la dumtagaj rabobirdoj: nome akcipitroj, agloj, vulturoj, kaj multaj aliaj, ĉirkaŭ 225 specioj entute. Dumlonge, majoritato de la rigardoj inkludis ilin kun la falkoj en la Falkoformaj, sed kelkaj fakuloj agnoskis separatajn Akcipitroformajn. Ĵusa studo pere de DNA indikis, ke falkoj estas ne tiom proksime rilataj al Akcipitroformaj, kaj anstataŭe rilatas al psitakoj kaj al paserinoj. Ekde tiam la disigo (sed ne la lokigo de falkoj ĉe psitakoj aŭ paserinoj) estis adoptita de la American Ornithologists' Union ĉe sia Sudamerika Klasiga Komitato (SACC), sia Nordamerika Klasiga Komitato (NACC), kaj la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK).
La DNA-bazita propono kaj la klasigoj fare de la NACC kaj de IOK inkludas la Novmondajn vulturojn en la Akcipitroformaj, nome alproksimiĝo sekvata en tiu artikolo. La SACC klasigas la Katartedojn kiel separata ordo. La lokigo de la Katartedoj estis neklara ekde komenco de la 1990-aj jaroj.
Falkoj malkiel aliaj rabobirdoj neniam konstruas nestojn ili mem. Ili simple uzas malnovajn birdonestojn anstataŭe, aŭ demetas siajn ovojn ĉe klifo aŭ konstruaĵo sen preparado. Falkoj ankaŭ havas elstaraĵon ĉe sia beko (foje menciata kiel "dento"), kiu forestas ĉe aliaj rabobirdoj.