Palinuro estas dekkrura krustaco kun tre dika kaj malmola karapaco. Ĝi ne havas pinĉilojn. Ĝi estas manĝebla kaj tre bongusta. Ĝi vivas en Mediteraneo kaj en Atlantiko. Alia nomo: langusto.