dcsimg

Linnaea borealis ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Lineo-kloŝo[1], aniz-kloŝo[1] (Linnaea borealis) estas planta specio el la familio Kaprifoliacoj laŭ la klasika klasigo. La filogenetiko unue enmetis ĝin en la familio el Lineacoj, sed la lasta eldono (APG III) ree metas ĝin ĉe la Kaprifoliacoj. Tiu estas la sola specio en la genro Linnaea. La fama naturisto Karolo Lineo elektis tiun planton kiel simbolo.

Priskribo

Lineo-kloŝo estas herbeca kaj rampa planto kun tutjara foliaro. La floroj, helruĝaj, kloŝformaj, klinaj kaj odoraj, estas duope sur tigetoj de 15 ĝis 60 cm alte. Ĝi floriĝas somere.

 src=
Portreto de Karolo Lineo tenante lineo-kloŝon en sia dekstra mano.

Disvastiĝo

La lineo-kloŝo estas specio ĉirkaŭnorda. Ĝi estas tipa de la kanada tajgo (nordaj arbaroj), kie ĝi kreskas en vasteco, precipe en la strobilarboj. Ĝi estas sufiĉe komuna en Sameio kaj Suomio. Dum glaciepoko, ĝi plisudiĝis, kaj ankoraŭ ĝi ĉeestas en iuj montaroj el Eŭropo ekde tiu tempo. Tiu planto estas malofta kaj protektita en Francujo, nur kelkloke en la Alpoj.

 src=
Lineo-kloŝo

Subspecioj


Referencoj

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Linnaea borealis: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Lineo-kloŝo, aniz-kloŝo (Linnaea borealis) estas planta specio el la familio Kaprifoliacoj laŭ la klasika klasigo. La filogenetiko unue enmetis ĝin en la familio el Lineacoj, sed la lasta eldono (APG III) ree metas ĝin ĉe la Kaprifoliacoj. Tiu estas la sola specio en la genro Linnaea. La fama naturisto Karolo Lineo elektis tiun planton kiel simbolo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO