Balenedoj, nome Balaenidae, estas familio de balenoj de la subordo Mysticeti kiu enhavas du vivantajn genrojn. Historie, ĝi estas konata kiel la propra balena familio, ĉar oni konsideras ĝin kiel enhavanta nur speciojn de veraj balenoj. Dum plej el la 20a jarcento, tamen, estis grande debatita temo inter la scienca komunumo.[1] Ekde la komenco de la 2000-aj jaroj, la scienca interkonsento estas ne konsideri la nordpolusan balenon (ofte konata kiel la "Gronlanda baleno") vera baleno.[2] La familio de Balenedoj, tiele enhavas la verajn balenojn (genro Eubalaena), kaj en propra genro, la tre proksime rilatan Gronlandan balenon (genro Balaena).[3][4]
Balenedoj estas grandaj balenoj, kun averaĝa longo de plenkreskuloj de 15 al 17 metroj, kaj pezo de 50-80 tunoj. Ties ĉefa distingiga trajto estas ilia mallarĝa, arkeca, supra makzelo, kiu havigas al la animaloj tre markite kurban makzelolinion. Tiu formo ebligas la ekziston de speciale longaj balenlamenoj. La animaloj uzas tiujn flosante je aŭ apud la surfaco, kaj filtrante manĝon el la akvo, kion poste ili forigas tra la balenlamenoj pere de siaj langoj – manĝometodo kiu kontrastas kun tiuj de rorkvaloj kaj de la griza baleno. Ties dieto konsistas el malgrandaj krustuloj, ĉefe kopepodoj, kvankam kelkaj specioj manĝas ankaŭ gravajn kvantojn de krilo.[5] Similaĵoj laŭ la fizika aspekto de makzelkonturo kaj ties uzado inter balenedoj kaj flamengoj estis indikita kiel rezulto de ebla konverĝa evoluo.[6]
Balenedoj, nome Balaenidae, estas familio de balenoj de la subordo Mysticeti kiu enhavas du vivantajn genrojn. Historie, ĝi estas konata kiel la propra balena familio, ĉar oni konsideras ĝin kiel enhavanta nur speciojn de veraj balenoj. Dum plej el la 20a jarcento, tamen, estis grande debatita temo inter la scienca komunumo. Ekde la komenco de la 2000-aj jaroj, la scienca interkonsento estas ne konsideri la nordpolusan balenon (ofte konata kiel la "Gronlanda baleno") vera baleno. La familio de Balenedoj, tiele enhavas la verajn balenojn (genro Eubalaena), kaj en propra genro, la tre proksime rilatan Gronlandan balenon (genro Balaena).