dcsimg

Braĥiceroj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Braĥiceroj (latine Brachycera) formas subordon de dipteraj insektoj, kiuj kovritas de haroj precipe sur la kapo kaj brusto. Laŭ la ĉiutaga lingvo ili komune nomiĝas muŝoj. La ĉefa diferenco kompare al nematoceroj estas la morfologio de iliaj mallongaj antenoj, de ĉi tie ankaŭ la nomo de tiu subordo (el la greka brakhus, mallonga, kaj keratos, korno).

En tiu subordo, estas agnoskitaj ĉirkaŭ 118-126 familioj, kaj plurmiloj da specioj. Kelkaj el ilaj insektoj povas vivi dum ses monatoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO