dcsimg
Image of rooibos
Creatures » » Plants » » Dicotyledons » » Legumes »

Rooibos

Aspalathus linearis (Burm. fil.) R. Dahlgren

Rojbos-arbusto ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La rojbos-arbusto (Aspalathus linearis) estas planto el la familio de la Fabacoj (Fabacae). La planto de nature troviĝas en la finboso en la cirkaŭaĵo de Cederberg (Sud-Afriko). La specio estas kultivata por la preparo de trinkaĵo iomete simila al teo. Ekde ĉ. 1930 la planto estas kultivata por tiu celo. La folioj de la planto estas plukitaj, pistitaj kaj metitaj sub la suno por oksidi. Dum la lasta fazo ĝi ekhavas la ruĝflavan koloron.

Kontraŭe al vera teo, rojboso ne enhavas kafeinon kaj preskaŭ nenian taninon, kiu en ordinara teo respondecas por la iometa amara gusto. Tamen ĝi enhavas antioksidantojn (inter alie vitamino C), kalcion, feron. La trinkaĵo estus leĝere malstreĉiĝa kaj taŭga por trinki antaŭ ekdormi. Ankaŭ ĝi helpus kontraŭ diversaj malsanoj, kiel alergia rinito, astmo, alergioj, stomakomalhelpoj, aknoj kaj ekzemo. En Sud-Afriko oni donas malvarman rojbos"teon" al beboj kiuj havas intestokramfojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO